Vizitu Forumon

Ĉina aŭta industrio aktive disvolvas eksterlandan merkaton

(GMT+08:00) 2010-02-25 16:56:14

En la fino de la lasta jaro, 6 ministerioj de Ĉinio, inkluzive de Komerca Ministerio, publikigis iun dokumenton prezentantan la celon, ke la eksporta kvanto de ĉinaj aŭtoj kaj aŭtopecoj okupu 20% de la totala komerca kvanto ĝis 2020. Ĉinio ankaŭ pliforte subtenos eksportadon de aŭtoj kun ĉinaj markoj. Fakte influite de la financa krizo kvankam la nombro de ĉinaj eksportitaj aŭtoj superis 330 milojn en la lasta jaro, tamen tiu malkreskis je 46% ol tiu en la sama periodo de 2008. En tiu situacio, kiel ĉinaj aŭtaj entreprenoj kaptu la nunan merkaton kaj disvolvos la novan? Nun bonvole aŭskultu la detalan raporton.

De la dua duona jaro de 2008 influite de internacia financa krizo ĉefa merkato de eksportaj aŭtoj kun ĉinaj markoj laŭgrade praktikis komercan protektisman politikon. Tio kaŭzis reduktiĝon de eksportado de ĉinaj aŭtoj. Ekzemple Rusio altigis doganan imposton de importitaj karoserioj de 10% ĝis 30%. Komerca konsilanto de ĉina ambasadorejo en Rusio Gao Xiyun diris,

"Estas tre serioza la komerca protektismo de Rusio. Ĉar ĝi ne estas membro de Monda Komerca Organizo. Kvankam ĝiaj komercaj protektismaj politikoj ne konformas al la regularo de Monda Komerca Organizo, tamen oni ne povas akuzi ĝin."

Cetere ankaŭ Ukrajno, Venezuelo kaj Irano faris tiajn politikojn por limigi importadon de ĉinaj aŭtoj. Kvankam la ĉina registaro ĝustatempe publikigis politikojn por kuraĝigi eksportadon de aŭtoj kun ĉinaj markoj, tamen bonigi la eksportan situacion dependas de la penado de tiuj aŭtaj entreprenoj. Afriko, Mezoriento, Sud-Ameriko estas tradiciaj eksportaj cellokoj de ĉinaj aŭtoj. Prezo estas ĉefa kialo, ke la lokaj konsumantoj elektu ĉinajn aŭtojn.

Fakte plimultaj aŭtaj entreprenoj jam rimarkis, ke malalta prezo ne povas protekti iun stabilan merkaton. Precipe la aŭtaj entreprenoj kun ĉinaj markoj devas altigi la aŭtokvaliton. Ĝenerala vicdirektoro de Ĉina Grand-Mura Aŭta Kompanio Shang Yugui konigis la penadon fare de la kompanio por altigi produktokvaliton.

"Ni havas plej bonajn ekspluatajn instalaĵojn kaj produktajn instalaĵojn. Ni propre ekspluatas formilojn. Formiloj estas plej gravaj por produkti aŭtojn."

Aktive protektante la nunan merkaton ĉinaj aŭtaj entreprenoj ankaŭ disvolvas novan merkaton, ekzemple EU kaj Usono. La procezo estas tre serioza, ĉar la enmerkatiĝa normo de EU kaj Usono estas tre alta.

En usona merkato, estas ne ofte vidataj ĉinaj aŭtoj. Raportisto de usona aŭta retejo John Matras diris, ke oni bezonas multan penadon por ke ĉinaj aŭtoj eniru en la usonan merkaton.

Specialisto opiniis, ke kvankam ankoraŭ ne tute boniĝas la internacia merkato post la financa krizo, tamen la konsumantoj ne malaltigis la postulon pri kvalito kaj funkcio de aŭtoj. Tial se ĉinaj aŭtaj entreprenoj volas bone kaj longtempe disvolviĝi en eksterlanda merkato, ili devas fari penadon en la kampoj de kvalito, tekniko, perfekta vendada reto kaj bona servado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto