lunde  21-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Biyadi forte disvolvas aŭtojn kun nova energio

(GMT+08:00) 2010-02-25 16:56:35
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

En 2009, Ĉinio fariĝis la monda plej granda pri aŭtaj produktado kaj konsumado. Kaj post multjara disvolvo, ĉinaj aŭtaj sendependaj markoj persistas en sendependa kreo en teknikoj kaj normoj kaj difinis proprajn diferencajn disvolvajn modelojn kaj direktojn, la kompanio Biyadi ĝuste estas unu el ili. Kiel nova kompanio sur la aŭta kampo, per siaj spertoj kaj superecoj sur la kampoj de baterij kaj fabrikado Biyadi rigardas disvolvon de aŭtoj kun nova energio kiel sian disvolvan celon kaj esperas per tio trovi novan vojon por esti gvidanto en la fako. .

Sekve de intensiĝo de manko de energioj kaj media polucio, gravita punkto de monda aŭta industrio pli multe turniĝis al flankoj de media protektado kaj ŝparado de energioj. Nun, multe da entreprenoj sin dediĉas al reformado de projekto pri provizado de energio, elmetis multajn solvajn metodojn, kiel elektroaŭton, aŭton kun brulaĵa baterio, aŭton kun hidrogena motoro, inter la metodoj, la direkto de disvolvo de elektroaŭto estas la plej matura. Kaj Biyadi ĝuste posedas superecon en ĉi tiu flanko.

Antaŭ eniri en la aŭtan industrion, Biyadi disvolviĝis per baterio, komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento la kompanio Biyadi fondiĝis, poste dank' al evoluigo en la lastaj dekkelkaj jaroj, en 2006 Biyadi fariĝis la "plej granda potenco" de la bateria industrio en la mondo, kaj okupis 30% de tutgloba poŝtelefona bateria merkato. Tial post kiam Biyadi eniris en la aŭtan industrion, ĝi kompreneble disvolvas ĉefe aŭtojn kun nova energio per sia teknika supereco. Vicestro de specialista komitato sub ĉina aŭtindustria asocio sinjoro Rong Huikang diris:

"En 2004, mi faris antaŭvidon pri perspektivo de Biyadi. Tiam la kompanio volis disvolvi elektroaŭtojn, ni ege subtenis ĝin. La ŝlosila punkto de elektroaŭto ĝuste estas baterio, nun Biyadi posedas fabrikon pri baterio, ĝi ankaŭ faris multan klopodon teknikan, baterio en elektroaŭtoj de Biyadi marŝas antaŭvicen internacie."

Biyadi sin dediĉas al disvolvo de aŭtoj kun nova energio, ĝi ne nur rigardas la ĉinan merkaton, sed ankaŭ esperas per sia trajto okupi merkatojn eŭropajn kaj amerikajn. Ĝenerala direktoro de Biyadi sinjoro Wang Chuanfu diris, ke Biyadi havas fidon malfermi la pordon de nordamerika aŭta merkato per aŭtoj kun nova energio. Li diris:

"Ni posedas grandan fidon pri la nordamerika merkato. Laŭplane ni uzos du jarojn establi vendan reton kaj konfirmon al produktaĵoj, en 2011 komencos vendi niajn aŭtojn kun nova energio. Nia supereco ĝuste estas niaj aŭtoj kun nova energio. Ekzemple, en decembro de 2008 nia aŭtotipo F3DM aperis en la merkato, ĝi estas la unua aŭto kun nova energio, kiu realigis pograndan produktadon, ankaŭ Ĉinio unuafoje ludis gvidan rolon sur la kampo de aŭtoj. Ni sufiĉe ludis teknikan kaj kostan superecojn, kun la du superecoj ni konvinkiĝas, ke ni gajnos grandan merkatan kvoton en la nordamerika merkato."

Ĝenerala direktoro de Biyadi sinjoro Wang Chuanfu opiniis, ke disvolvo de Biyadi en la tuta mondo renkontos defiojn, sed ankaŭ pli multajn ŝancojn. Li plenas de fido pri disvolvo de Biyadi. Li diris:

"Laŭ mi, ne ekzistas obstaklo teknike kaj koste, nia tekniko estas progresinta en la mondo, kaj nia kapablo pri rego de kosto estas potenca."

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto