vendrede 18-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Reformado de kuraca sistemo de Ĉinio

(GMT+08:00) 2010-03-04 14:49:41
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

Aprile de 2009, nova projekto pri reformado de ĉina kuraca sistemo elmetis, ke en la jaro 2011 sistemo de fundamenta kuraca garantio komplete kovru urban kaj kamparan loĝantaron. Sed ankoraŭ 100 milionoj da ĉinoj ĝuas nenian kuracan garantion. Komence de februaro, 2010, la ĉina Ŝtata Konsilantaro pasigis "Referencajn Opiniojn pri Provaj Punktoj de Reformado de Publikaj Hospitaloj", celante serĉi novan sistemon por ke la registaro, hospitaloj kaj ĉi-rilataj vendejoj surportu al si koncernan devon. Kiel dirite de ĉina ĉefministro Wen Jiabao, reformado de kuraca sistemo estas grava tasko de la ĉina registaro. Spite al malfacileco de la reformado, la ĉina registaro rekte alfrontas kaj neniam sin retiros.

Jam pasis unu jaro post reformado de kuraca sistemo. Ĉu efikas la reformado? Lastatempe akceptante intervjuon en Popola Hospitalo, urbanoj respondis, ke ili sentas bonajn ŝanĝiĝojn alportitajn de reformado de la kuraca sistemo. S-ro Zhao Jing diris,

"Medikamentoj estas pli malmultekostaj. Ofte uzataj medikamentoj estas relative malmultekostaj je 10% ĝis 20%."

S-ino Liu diris, ke estas multe facile konsulti kuracistojn en grandaj hospitaloj.

"Nuntempe, estas multe facile fari rendevuojn en grandaj hospitaloj. En ordinaraj tagoj mi ankaŭ faras telefonajn anoncojn. Estas tute oportune."

En 2009 post kiam ekis nova reformado de kuraca sistemo, Ĉinio tuj deklaris plenumi ŝtatan sistemon de fundamentaj medikamentoj, enlistigis 307 specojn de ofte uzataj medikamentoj kaj publikigis referencajn prezojn de tiuj medikamentoj.

S-ino Wang Zhengyan estas kuracisto en loĝkvartala hospitalo situanta en Wuhan, ĉefurbo de la provinco Hubei. Ŝi diris, ke de post la reformado de kuraca sistemo, evidente boniĝas cirkonstancoj de loĝkvartalaj hospitaloj, kaj tendence multiĝas la nombro de loĝantoj, kiuj akceptas kuracan servon en loĝkvartalaj hospitaloj.

"Ĉiuflanke pliboniĝas kondiĉoj inkluzive de ĉiutagaj instalaĵoj kaj kuracaj ekipaĵoj. Tiutempe estis relative malmultaj pacientoj, kiam mi eklaboris en la loĝkvartala hospitalo. Nuntempe evidente pliiĝas la nombro de pacientoj. Nun relative malgranda estas kosto, tial nenecesas por pacientoj iri al grandaj hospitaloj."

La ĉina Ministerio por Sano informis, ke 87% de 75 miliardoj da juanoj de renminbi, asignitaj de la ministerio en 2009, estos uzitaj en la kamparo. Laŭ plano, en la venonta jaro ĉiu vilaĝa sanitarejo havu almenaŭ unu kuraciston; En la venontaj 3 jaroj, 1,7 milionoj da elkamparaj kuracistoj kaj flegistoj estu trejnataj. Sekve de reformado de kuraca sistemo, rapide sin disvolvas novtipa kampara kuraca sistemo. Paginte 100 juanojn de renminbi en ĉiu jaro, ĉiu kamparano povas ĝui repagon de kuracaj kaj medikamentaj elspezoj.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto