Lastatempe kelkaj eventoj kaŭzitaj en perfortaj transloĝigoj elvokis tre vastan atenton de diversaj rondoj de la socio, precipe la evento de sinbruligo de transloĝigito okazinta en la pasinta jaro. Kvin doktuloj el la Jurisprudenca Instituto sub Pekina Universitato, Shen Kui, Wang Xixin, Chen Duanhong, Qian Mingxing kaj Qian Ming'an, prezentis proponleteron kune subskribitan al la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, opiniante ke "Regularo pri Domloĝa Relokigo en Urbo" enhavas malakordon kun la Konstitucio, kaj la malakordo malebligas al civitanoj ĝui protektadon de privataj proprietaĵoj, estigas konfliktojn kaj kontraŭstarojn en transloĝigo kaj influas socian stabilecon. Ili proponis, ke la Komitato reviziu la regularon. La proponletero agitis ondegojn en la socio, kaj la publiko fokusigas sian rigardon en la leĝsistemon koncernan al la domloĝa relokigo.
La ĉefa enhavo de la proponletero tekstas jene:
"Depost la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento nia lando ĉiam restas en la procezo de rapida urbanizado. En tiu ĉi trapaso okazis de tempo al tempo kontraŭagoj, konfliktoj kaj eĉ homamasecaj eventoj kaŭzitaj en la domloĝa relokigo; en iuj lokoj aperis eĉ sinbruligo de transloĝigito kaj kontraŭago de koncernato kontraŭ la registaro dum transloĝigo. Tiuj ĉi eventoj ne nur damaĝis la laŭleĝajn interesojn de la koncernato, sed ankaŭ ekscitis kontraŭstarojn de la publiko kontraŭ la registaro kaj influis la harmonion kaj stabilecon de la socio. La domloĝa relokigo kaj de ties kaŭzitaj diversaj kontraŭstaroj jam fariĝis sociaj problemoj alte atentataj de la publiko. Ni rimarkis, ke pri diversaj problemoj kaŭzitaj en domloĝa relokigo la diversnivelaj registaroj donas altan atenton kaj ankaŭ alprenas iujn rimedojn por solvi la problemojn. Sed se oni volas solvi enradike la problemon de la transloĝigo, oni devas repensi pri leĝsistemo. Se oni ne povas konvene pritrakti en fonto la rilatojn inter la publika postulo de urbanizado kaj protektado de civitanaj proprietaĵoj, la sociaj kontraŭstaroj kaj konfliktoj kaŭzitaj en domloĝa relokigo plue akriĝos kaj eĉ serioze influos la procezon de la reformado kaj disvolviĝo. Kiel civitanoj de Ĉina Popola Respubliko kaj longatempaj esplorantoj en studado kaj instruado pri leĝoj, ni altagrade rekonas kaj subtenas la strategiojn pri la sciencevoluada koncepto, strukturado de harmonia socio kaj konstruado de socialisma leĝrega ŝtato, kiuj fakte postulas, ke la ŝtato protektu la laŭleĝajn interesojn de la civitanoj, inkluzive la privatajn proprietaĵojn. Ni opinias, ke 'Regularo pri Domloĝa Relokigo en Urbo' publikigita de la Ŝtata Konsilantaro en la 6-a de junio 2001 kaj valida ekde la 1-a de novembro 2001 restas en konflikto kontraŭ la principo kaj preskribo de 'Konstitucio', 'Proprieta Leĝo' kaj 'Administra Leĝo pri Dombieno' pri protektado de la civitanaj loĝdomoj kaj aliaj nemoveblaj havaĵoj, kaj la konflikto estigas la distordon de la rilatoj inter la urbanizada evoluado kaj protektado de privataj proprietaĵoj. Leĝdona organo devas fari denovan ekzamenon pri 'Regularo pri Domloĝa Relokigo en Urbo' kaj konstrui leĝajn rilatojn de domloĝa relokigo en laŭleĝo, justeco kaj egaleco."
Al la alvoko de la kvin doktuloj en la proponletero la Leĝrega Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro baldaŭ respondis, kaj la revizia laboro pri "Regularo pri Domloĝa Relokigo en Urbo" jam estas enlistigita en oficiala tagordo. En la procezo de la urbanizado Ĉinio renkontas novan ŝancon por ŝanĝi ludajn regulojn.