|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
La 27-an de oktobro, la ĉina leĝdona institucio – la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso – komencis ekzamenadon al skizo de amendita leĝo pri elektado.
Se la skizo estos aprobita, Ĉinio realigos elektadon de popolaj reprezentantoj laŭ sama proporcio de urbanoj kaj vilaĝanoj, kaj tio des pli bone enkorpigos egalecon de ĉiuj, egalecon de diversaj regionoj kaj naciecoj, vastiĝos la popola demokratio. La 22-an de decembro, la ĉina leĝdona organo – Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, refoje ekzamenis skizon de amendo de la Leĝo pri Elektado. La skizo pli bone enkorpigas la principon de egaleco inter ĉiuj homoj, regionoj kaj naciecoj, kaj plivastigas la popolan demokration. En la baldaŭa okazonta 3-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, ĉeestantoj ekzamenos skizon de amendo de "Elekta Leĝo de Tutlanda Popola Kongreso kaj Lokaj Diversnivelaj Popolaj Kongresoj". Cetere la skizo havas jenajn novajn punktojn.
Unue, praktiki egalan elektrajton de urboj kaj vilaĝoj. La skizo reviziis koncernajn artikolojn de la nuna leĝo kaj definitive difinas, ke la kiomo de reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso estas distribuata laŭ sama nombro de loĝantoj de diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, ĉiuj kandidatoj reprezentas saman nombron de loĝantoj de urboj kaj vilaĝoj.
Due, garantii konvenan kvanton de bazaj reprezentantoj. La skizo pluapaŝe emfazas vastecon de popolaj reprezentantoj kaj konvenan kvanton de bazaj reprezentantoj.
Iuj lokoj montris, ke oni devas pluapaŝe klarigi certan kvanton de laboristoj kaj kamparanoj en diversnivelaj popolaj reprezentantoj.
Trie, aldoni difinojn pri "elekta institucio". Konsidere pri grava rolo de elekta komitato en rekta elektado, la skizo aldonas apartan ĉapitron pri "elekta institucio" kaj faras difinojn pri naskiĝo kaj devo de la elekta komitato.
Kvare, multigi ĝeneralan kiomon de vilaĝaj urbetaj reprezentantoj. Laŭ la nuna Elekta Leĝo, totala kvanto de popolaj reprezentantoj el vilaĝoj, naciminoritataj vilaĝoj kaj urbetoj maksimume estas 130. Tamen en la lastaj jaroj, iuj grandaj vilaĝoj kaj urbetoj kuniĝis, la loĝantaro de tiuj lokoj multiĝis kaj eĉ atingis pli ol cent mil aŭ ducent mil. En tia situacio, la totala kiomo de vilaĝaj kaj urbetaj reprezentantoj estas relative malgranda. La skizo difinas, ke tiu kiomo maksimume estu 160.
Kvine, malpermesi reprezentantecon samtempe de du lokoj.
Sese, fortigi travideblecon de kandidatoj.
Garantii elektan rajton de elektantoj kaj reprezentantoj.
Fine sekreta voĉdonejo espereble estos konsiderata. Por garantii elektan rajton de voĉdonantoj, la skizo aldonas koncernan difinon kaj pluapaŝe normaligas establon de voĉdonejo kaj okazigon de elekta kongreso kaj fortigas administradon de cirkula balotujo.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |