|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
Per 1 kaj duona jaroj Ĉinio faris Ŝtatan Mez-kaj Long-Periodan Programon pri Edukaj Reformado kaj Disvolviĝo por 2020. Laŭinforme oni jam 10 foje reviziis la planon laŭ la bezonoj de la popolanoj. Lastatempe ĉina ĉefministro Wen Jiabao kontinue prezidis 5 kunsidojn por peti opiniojn de la popolanoj. Ĉina Eduka Ministerio publikigis la planon antaŭ la du sesioj kaj lastfoje petis opiniojn. Hodaŭ ni kune revuos la disvolvan procezon de ĉina eduka reformado.
Ĉinio komencis peti opiniojn de la publiko por projekto de la Ŝtata Mez- kaj Long-Perioda Programo pri Disvolvo kaj Reformado de Edukado, kiu publikiĝis la 28-an de februaro en Pekino. La projekto tekstas, ke en la jaro 2012 la ŝtata monasigno por edukado atingos 4% de la malneta enlanda produkto.
La projekto montris, ke diversnivelaj registaroj devas optimumigi strukturon de la financa elspezo, doni al edukado prioritaton de la financa subteno, kaj efektive garantii, ke kresko de la financa subteno al edukado estu pli alta ol tiu de la regula financa enspezo.
La 28-an de februaro, la Novaĵa Oficejo de la ĉina Ŝtata Konsilantaro okazigis gazetaran konferencon por "Ĉina Ŝtata Mez- kaj Long-perioda Planprogramo pri Eduka Reformado kaj Disvolviĝo". Oni publikigis la planprogramon, celante peti opiniojn de la tuta socio.
La 1-an de marto en Pekino, estro de Ĉina Nacia Instituto por Eduka Scienco Yuan Zhenguo esprimis, ke en la estonta eduka reformado, necesas koncentri la forton al garantio de eduka rajto de gefiloj de ekkamparaj laboristoj.
La 3-an de marto multaj edukistoj esprimis, ke partopreno de entreprenoj en profesia eduko utilas al altigo de kvalito de profesia eduko kaj konformas al postulo de socio pri pli multaj personoj kun alta tekniko.
En tiutaga gazetara konferenco okazigita de la ĉina Eduka Ministerio, Wu Yan, vicdirektoro de Pekina Instituto pri Eduka Scienco, opiniis, ke la kunlaboro de lernejoj kaj entreprenoj estas universala sperto en la evoluado de profesia eduko tra la mondo. La ŝtato per leĝdono instigas kaj akcelas partoprenon de entreprenoj en trejnado de profesiaj lernejoj kaj praktikado antaŭ enposteniĝo.
Karaj aŭskultantoj, en la dua parto de nia programero, mi konigos al vi iun kamparan instruiston nomatan Li Yuanchang.
De longa tempo, en la ĉinaj regionoj, kie ekonomio ne estas evoluinta, la kamparaj lernejoj alfrontas malaltecon de kapablo de instruistoj, manko de financo kaj aliaj problemojn, kaj la infanoj tie ne povas ĝui bonan edukan riĉfonton kiel la infanoj en urboj. Por ŝanĝi ĉi tiun staton, sennombro da edukistoj silente kultivas la teron de edukado en kamparo. Sinjoro Li Yuanchang estas unu el ili. En 6 jaroj li iris al proksimume 200 mezlernejoj kaj elementaj lernejoj en la provinco Jilin en la nordorienta parto de Ĉinio, establis 42 kulturajn kursojn de kamparaj instruistoj. En hodiaŭa programero, ni konigos al vi Li Yuanchang kaj la reformado al kampara edukado proponita de li.
En la provinco Jilin de nordorienta parto de Ĉinio troviĝas vilaĝo Yaoweizi, kies vilaĝanoj ŝatas la tradician vivmanieron kaj ŝatas ankaŭ aŭskulti laŭtlegadon de la infanoj en lernejo. Li Yuanchang naskiĝis kaj kreskis en tia vilaĝo. 57-jaraĝa Li Yuanchang rememorante diris, ke en infaneco li tre ŝatis lerni, spite de malfacileco en vivkondiĉo, li neniam rezignis sian lernadon. Post diplomiĝo el universitato, li senhezite elektis esti instruisto. Li diris, ke kiel kampara instruisto, la plej dolora al li estas tio, ke iuj infanoj devigite ĉesis lerni.
En la jaro 1985, Li Yuanchang eklaboris kiel instruisto de ĉina lingvo en iu mezlernejo. Ekde tiam, li provis fari reformadon al instruado de ĉina lingvo por konformigi ĝin al kamparo. Li prenas la vastan kamparon kiel grandan klasĉambron de lernantoj, kaj instigis la lernantojn fari socian praktikon. Tial, ĉio en kamparo fariĝis lia originala eduka riĉfonto. Instruisto Wang Wei, kiu laboris kune kun Li Yuanchang, tre konsentas tiun ideon de Li.
Li Yuanchang gvidas lernantojn el klasĉambro por ke ili observu la eksteran mondon per propraj okuloj, pensu per propra cerbon, kaj poste li postulas al ili verki artikolojn kun sia karaktero. Li Yuanchang diris, ke kvankam la lerna medio en kampara lernejo estas malfacila, tamen tio ne malhelpas kulturadon de sendependa pensa kapablo de lernantoj. Fakto atestas, ke tiu instrua metodo gajnas bonan atingon.
Laŭ konigo, inter la kamparaj lernantoj de Li Yuanchang, multaj jam eniris en universitaton, kaj iuj aliaj fariĝis talentuloj pri kulturado, gvidantoj pri scienco kaj teknikoj, ktp. Krome, la artikolaro "Floreto sur kampo", verkita de liaj lernantoj, estis difinita kiel lega lernilo de ĉina lingvo en la tuta provinco. Lernanto de Li Yuanchang Yan Zhaodong diris al raportisto, ke li lernis de instruisto Li la kapablon, kiun oni povas utiligi en tuta vivo.
Sed estas neatendita, ke antaŭ ses jaroj Li Yuanchang serioze malsaniĝis. Li devis foriri de podio kaj de lernantoj. La loka eduka departemento konsideris pri sano de Li Yuanchang, kaj sendis lin al la Eduka Instituto de Jilin, kies kondiĉo estas pli bona, por ke li labori kiel eduko-esploristo de ĉina lingvo. Tia aranĝo celas bone riparigi lin, sed Li Yuanchang prenas tion kiel novan startopunkto por servi al kampara edukado.
Ekde tiam, li restas en kamparo 4 monatojn ĉiujare, kaj jam vizitis 80% mezlernejojn de gubernioj kaj vilaĝoj de la tuta provinco. Post esplorado, Li Yuanchang trovis, ke malalteco de kapablo de instruisto jam estas unu el la gravaj faktoroj, kiuj malhelpas disvolviĝadon de kampara eduka afero. Pro manko de financo, estas malfacile disvolvi kulturadon al instruistoj. En tiu situacio, Li Yuangchang kreive proponis establon de kampara bazloka lernejo, por ke instruistoj el diversaj kamparaj lernejoj kune preparu lecionojn, reciproke aŭskultu instruadon de aliaj, kaj kune esploru kaj diskutu. Pro lia klopodo, la provinco Jilin jam establis 42 kamparajn bazlokajn lernejojn en 9 regionoj, kaj multaj kamparaj instruistoj altigis sian instruan nivelon per kulturado de la bazlokaj lernejoj.
Nuntempe, Li Yuanchang ankoraŭ esploras en la plej antaŭa fronto de kampara instruado. Li diris, ke farante tion li celas nur tion, ke kiel eble plej frue la kamparaj infanoj ĝuos edukon same kiel la urbaj infanoj.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |