vendrede 11-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Malfacile disvolviĝas rilatoj inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2010-03-11 10:39:45
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )
De la komenco de la kurata jaro senĉese okazis konfliktoj inter Ĉinio kaj Usono. Usono deklaris vendi armilojn al Taiwan. Obama intervidiĝis kun Dalai. Tiuj agadoj malbonigis la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono. Iuj amaskomunikiloj diris, ke la rilatoj inter la du landoj disvolviĝis en la glacian epokon. Tamen en la malboniĝa situacio, usona prezidento Obama sendis al Ĉinio la konstantan ĝeneralan vicsekretarion kaj la altrangan direktoron de Ŝtata Sekureca Konsilio de Blanka Domo pri aziaj aferoj por malstreĉi la rilatojn inter la du landoj. Kiel oni devas trakti la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono? Kia estas la estonteco de la rilatoj? Bonvole aŭskultu nian hodiaŭan programeron. Unue ni revuos lastatempajn interfluojn inter Ĉinio kaj Usono.

La 23-an de februaro en regula gazetara konferenco, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke Ĉinio postulas al Usono serioze trakti la ĉinan starpunkton, korekti sian eraron, forigi malbonan influon kaj protekti sanan kaj stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter la du landoj per efektiva ago.

Qing Gang faris la aserton, respondante demandon de raportisto pri la intervidiĝo de usonaj gvidantoj kun Dalai. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono serioze ĝeniĝis pro la usona armilo-vendo al Taiwan kaj la intervidiĝo de usonaj gvidantoj kun Dalai; Usono devas porti la tutan respondecon.

La 1-an de marto, Philip J. Crowley, proparolanto de la usona Ŝtata Departemento, diris, ke la rilatoj inter Usono kaj Ĉinio lastatempe skuiĝis, tamen ĉiu el la du landoj esperas rapidan renormaligon de la interrilatoj.

Tiutage Philip J. Crowley atestis en regula gazetara konferenco en Vaŝingtono, ke usona plenuma vicŝtatsekretario James Steinberg kaj lia sekvanto, altranga direktoro de la ŝtata sekureca konsilio de la Blanka Domo por aziaj aferoj Jeffrey Bader, jam veturis el Vaŝingtono por la vizito al Ĉinio kaj Japanio. Li diris, ke Usono kaj Ĉinio alfrontas la ŝancon denove vizaĝi al la estonteco, kaj la usona flanko rekte kaj senkaŝe esprimos siajn opiniojn al la ĉina flanko dum la interparolo.

La 1-an de marto la ŝtata departemento de Usono deklaris,ke la usona vic-ŝtatsekretario James Steinberg kaj Jeffrey Bader,la altranga direktoro de ŝtata sekureca komitato pri azia afero,tiu tage foriris el la urbo Vaŝinton kaj ekveturis al Ĉinio.

La ŝtata departemento proklamis,ke de la 2-a ĝis la 4-a de marto,James Steinberg kaj Jeffrey Bader indervidiĝos kun ĉinaj oficistoj en Pekino kaj interŝanĝos opiniojn pri problemoj de ĉina-usona rilatoj.

Post vizitado al Ĉinio,de la 4-a ĝis la 5-a de marto,James Steinberg kaj Jeffrey Bader vizitos al Japanio kaj interŝanĝos opiniojn kun Japanio pri du-flankaj rilatoj,regionaj kaj internaciaj problemoj.

La 2-an de marto en Pekino, Qin Gang, proparolanto de la ĉina Ministerio pri Eksteraj Aferoj, esprimis, ke nuntempe la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono estas ĝenataj, sed la devo ne estas en Ĉinio; Ĉinio esperas kune kun Usono klopodi, por ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono revenu al trako de sana disvolviĝo.

Lastatempe ĉina ambasadoro en Usono Zhou Wenzhong diris intervjuate, ke Usono devas respekti kaj zorgi kernajn interesojn kaj gravajn atentojn de Ĉinio, laŭ tri komunaj komunikoj de Ĉinio kaj Usono kaj la principo de "Ĉina-Usona Komuna Deklaro", antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al sana kaj stabila vojo.

Li diris, ke en la lastaj jaroj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĝenerale tenas stabilan disvolvon, la rilatoj fundamente ne ŝanĝiĝis. Dialogo kaj kunlaboro ankoraŭ estas ĉefa fluo de la dulandaj rilatoj, sed respekti kaj zorgi reciprokajn kernajn interesojn estas grava premiso por stabila disvolvo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.

La 4-an kaj 3-an de marto, ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo kaj ĉina ministro pri ekteraj aferoj Yang Jiechi respektive intervidiĝis kun ŝtata vicsekretario pri konstantaj aferoj de Usono James B. Steinberg kaj altranga estro de ŝtata sekureca komtiato de Blanka Domo pri aziaj aferoj Jeffrey Bade. La du flankoj faris sinceran kaj profundan interparolon pri komune zorgataj problemoj.

Ne estos glataj la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono. Eble la rilatoj suferos grandan subigadon. Tamen la ĝenerala tendenco estas kunlabora kaj amika. La komunaj interesoj de tutglobaj strategioj igos, ke la du flankoj tenu novan konduton pri reciprokaj konfido kaj interfluoj.

Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto