
Wu Bangguo faris parolon en la fermo.
Antaŭtagmeze de la 14-a de marto en Pekino fermiĝis la jarseseio de la Tutlanda Popola Kongreso --- la plej alta ŝtata regpotenca organo en Ĉinio. Al la ferma kunveno ĉeestis Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao, Jia Qinglin kaj aliaj gvidantoj de la partio kaj ŝtato.
En la sesio la sola neregula tagordo estas ekzameni la reviziitan projekton de Elekta Leĝo. La adoptita projekto finis la historion de "kvar kamparanoj egalas al unu urbano" en Ĉinio kaj realigis la samproporcian rajton inter urbanoj kaj kamparanoj elekti reprezentantojn de la Kongreso.

jarseseio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso fermiĝis en neĝo
En la fermiĝa kunveno preskaŭ 3 000 kongresaj reprezentantoj per voĉoj respektive aprobis la rezoluciajn projektojn de la 6 raportoj, nome la raporto pri la registara laboro, la jarplano, jarbuĝeto, la labora raporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, la labora raporto de la Plej Alta Popola Juĝejo kaj la labora raporto de la Plej Alta Popola Prokurorejo.
La sesio daŭris 9 tagojn kaj duonon.