|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
95 Senpagaj Trinkejoj
En la ekspozicia zono estas instalitaj 95 puraj kaj sekuraj trinkejoj kun ĉirkaŭ 2 000 kranoj.
8 500 Klozetoj
En la zono troviĝas pli ol 8 500 klozetoj, kaj aliaj 1 000 apartaj, kiuj moveblas laŭ bezono.
Poŝtelefonbileto
La poŝtelefonbileto de Ŝanhaja Monda Ekspozicio estas unuafoje uzota en la mondo. Havante nur SIM-karteton ne ligitan al komunika funkcio en la poŝtelefono, uzanto povas vojaĝi tra la zono.
Vojaĝogvida Servo
En la zono oni liveras vojaĝogvidan servon en pluraj lingvoj, kiaj la angla, franca, japana kaj korea. Krome la Ekspozicio senpage disdonas al vizitantoj 100 milionojn da ekspoziciaj mapoj por la vojaĝo.
Informoservo
Ĉe la en- kaj el-irejoj de la ekspozicia zono ekzistas informejoj, de kiuj viziantoj povas informiĝi pri eksponoj, aktivadoj, vetero, trafiko, hoteloj, restoracioj kaj tiel plu, kaj kiuj ricevas opiniojn kaj plendojn de vizitantoj.
Gvidservo
Ĉe ĉefaj pavilonoj, trafikaj vojkrucoj, viaduktoj troviĝas fiksitaj kaj laŭokazaj gvidantoj, kiuj montras al vizitantoj vojon, pavilonon kaj similan, helpas homojn renkontantajn malfacilon, ricevas kaj serĉas perditajn infanojn, ricevas kaj traktas helpopeton.
Servo por Deponado
Ĉe la en- kaj el-irejoj de la ekspozicia zono kaj en la interno de la zono estas deponejoj kaj memservaj deponejoj por vizitantoj.
Servo de Rezervado
La Ekspozicio liveras servon de rezervado al vizitantoj, kiuj povas per la enirbileto rezervi servon pri manĝo en restoracio, gestalingva helpo, vartado de infano kaj tiel plu.
Servo por Pruntado
La objektoj por pruntedono ĉefe estas: beboĉareto, rulĉaro, gvidilo, navigilo, elektronika mapo, elektroŝargilo kaj tiel plu.
Servo por Perditaĵoj
La Ekspozicio liveras al vizitantoj servon pri registrado de perditaĵo kaj repreno de ĝi .
Servo por Infanoj
La Ekspozicio liveras servon pri vartado de infano kaj lokon, kie vizitantoj kun infanoj povas ripozi kaj nutras ilin.
Servo por Perditaj Infanoj
En la zono ekzistas tia servo: akcepti perditan infanon aĝan ĝis 14 jaroj kaj publikigi informon pri perdita infano.
Vetera Servo
En la 1-a de marto meteologoj komencis labori en la zono. La meteosistemo en la zono liveras akuratan kaj efikan meteologian servon.
Servo por Beboj
La enhavo de tiu servo ĉefe estas: liveri provizorajn ripozejojn; liveri lokojn, kie oni mamnutras bebon kaj vindas ĝin.
Specifa Servo
En la zono ekzistas specifaj lokoj, ekipaĵoj kaj servistoj por maljunuloj, malfortuloj, diversaj handikapuloj kaj gravedulinoj.
Sanitara kaj Medicina Servo
Oni liveras ĉiutagan kuracadon kaj sanitaran servon en la zono kaj garantias sanon kaj vivon de vizitantoj, maksimume reduktante vundiĝon de homo kaj krizon de sano.
Poŝta Servo
En la zono oni liveras poŝtan servon, ekzemple emisii poŝtaĵojn pri Ŝanhaja Monda Ekspozicio.
Financa Servo
En la zono troviĝas financaj servejoj kaj multaj ĉi-rilataj aparatoj por vizitantoj, kiuj povas facile interŝanĝi kaj preni monon ĉe tiaj instalaĵoj.
Servo de Volontuloj
Post la malfermo de la Ekspozicio, ĉiutage almenaŭ 5 000 volontuloj servas en la zono, kaj la volontuloj estas dividitaj en du skipojn. Kaj en semajnfinoj kaj pinta tempo volontuloj multiĝas laŭbezone.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |