Vizitu Forumon

Kunsido de radioaŭskultantoj

(GMT+08:00) 2010-07-24 17:37:50

La 22-an de julio laŭ la loka tempo en Havano de Kubo, en la kvara tago de la 95-a UK aperis nova tajdo de aktivadoj. Je la 12-a horo okazis kunsidon de radioaŭskultantoj organizita kune de Ĉina Radio Internacia, Klubo de Havano kaj Pola Radio. Barbara Pietrzak prezidis la kunsidon.

Mirinda faris konigon pri la historio kaj evoluo de E-elsendo kaj E-retejo de nia radio.

Krome, Maritza Gutierres, Sonia Risso Gonzales kaj Jennifer R Bishop respektive konigis evoluon de E-elsendo respektive nome de Havana Klubo, Aktiva Radio kaj Aŭstralia Radio.

En la responda tempo, Prezidanto de Rusa Esperanto-Junulara Movado Aleksander Osincev proponis utiligi novan teknikon en E-disvastigo.

Marc Bavant el Francio specife menciis, ke li eklernis la ĉinan lingvon el nia retejo antaŭ ol veni al Kubo. Li alte laŭdis la ĉinlingvan kurson liveritan de Ĉina Radio Internacia. Krome ankaŭ aliaj esperantistoj jesis novan provon fare de Ĉina Radio Internacia por la E-retejo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto