Wang Shufen: Atentu pri la socio de la tria aĝo
Dum la tempo de la dekdua kvinjara plano, Ĉinio rapidiĝos en la socio de la tria aĝo. Reprezentanto el Yunnan-provinco sinjorino Wang Shufen proponas, ke oni starigu sistemon pri saniga pensio al homoj super 80 jaroj, tiel ke ili bonkvalite vivu kaj la tuta socio formu bonan etoson respekti maljunulojn. Ŝi diris, "Estimo al maljunuloj enkorpigas la civilizacion de la nacio." Laŭ ŝi, grandaĝuloj devas ĝui la bonstatigon de la registaro, kaj kune ĝuu la fruktojn de la reformado kaj la socia disvolvo.

1 2 3 4 5