Vizitu Forumon

La universiadurbo komenciĝas de la koro

(GMT+08:00) 2011-08-11 15:37:19
Zefiras milde. Pluvetas nebule. La akvofluetoj sur la fenestroj de la aŭto sentigas en mi refreŝiĝon. Tiam mi atingis la urbon Shenzhen.

Post kiam mi registriĝas en la hotelo kaj manĝas, jam vesperiĝas. Kvankam la laciĝo pro la longa vojaĝo min mallaborigas, tamen forta scivolemo pelas min el la hotelo.

La aŭtobusa haltejo ĉe la hotelo, ne tre eksterordinara, se rigardate de malproksimo. Sed kiam mi proksimiĝas al ĝi, mi jam vidis ĝian metamorfozon. La aspekto de la haltejo impresas tute nove. La kutimaj afiŝoj okulkonfuzaj estas anstataŭigitaj per rubandoj ĉine kaj angle subskribitaj: "paco, la plej trezora en etiketo", "ne faru al aliaj tion, kion vi ne volas fari al vi mem", "estu ĝentila kun aliaj, tiam venas fratoj el ĉiuj partoj de la mondo", kaj tiel plu. Tiuj devizoj prezentas la sincerecon de la urbo Shenzhen kiel gastiganto de la Universiado kaj la gastamon de la urbanoj.

Ĉirkaŭ la 21a horo mi revenas la hotelon. Volontulo ankoraŭ deĵoranta diras al mi, ke morgaŭ li donos al vi mapon de Shenzhen, bezonatan de mi, ĉar nun ĝi mankas. Mi diris "dankon", pensante, ke ili devus plifrue reveni hejmen...

La unuan tagon, la vidaĵoj unu kilometron ĉirkaŭaj de la hotelo min kortuŝis. Mi komencas kredi, ke nur ekde la koro, oni povas krei distingan Universiadon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto