Vizitu Forumon

10 minutoj sufiĉas por mi ekami universiad-urbon

(GMT+08:00) 2011-08-16 16:29:43

Mi kredas, ke mi tiom ekamis la universiad-urbon. Kaŭze de nenio, nur de ŝi mem.

Posttagmeze kiam mi vagis sur la strato, mi trovis, ke preskaŭ ĉiuj aŭtohaltejoj garniĝas per la laŭstrataj sunŝirmiloj por pasaĝeroj, kiuj tie atendas aŭton. Fakte "ĉiuj aŭtostacioj" estas iom troiga, ĉar tute ne estas ebleco por mi trairi la tutan urbon. Sed almenaŭ, laŭ mia travivaĵo, en la urbo abundas ŝirmiloj. Oni povas konfirmi la ŝaton de pasaĝeroj al la ŝirmiloj. Kutime buso atingis la haltejon en ĉiuj 10 minutoj, tamen mi vidis neniun puŝiĝi en vicon aŭ "rifuĝŝajne" svarmi al la malantaŭa pordo, kiam buso haltiĝis. Ĉiuj sin lokis kviete en la ombro oferita de la ŝirmilo, kaj la originaj sulko-plenaj mienoj estis anstataŭigitaj per la trankvilaj. Ili ĝuis la momentan malvarmeton sub la fatalaj sunlumoj, kaj la ordoproblemo en la haltejo tiel facile solviĝis.

La rilato inter la urb-ordo kaj civitanoj probable kuŝas en tio, ĉu la tutaj civitanoj povas veni en akordon pri kio estas la ordo, Kiam la urbo decidis unuapaŝe donacis pli al siaj civitanoj, la konscio pri la akordo sekrete ekformiĝas

Eble la unua paŝo estas tiel neperceptebla kiel la sunŝirmiloj

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto