|
||||||
![]() |
![]() |
|
|
![]() |
||
![]() |
||
![]() |
||
|
||
![]() |
||
![]() |
Flughaveno de Guilin
La Elefanto-monto
Fiŝkaptistino kun ŝiaj birdoj
Post 11-a horo ni forveturis al la sudo de Ĉinio – urbo Guilin. Estis tre agrabla (kaj preskaŭ nekredebla) travivaĵo – post ĉ. 3-hora flugo veni en sama lando de la malvarma ĉefurbo al la regiono, kie estis tage ĉ. 22 gradoj :). Do jakojn ni lasis en buso kaj sufiĉis eĉ T-ĉemizo por promeni tage tra la urbo. De Guilin ni vizitis buse unu el plej konataj montetoj tie – panoramon de „Elefanto-monto" (vidu la foton). Estis tre agrabla loko, trankvila, plena je bona energio, harmonio.
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |