Vizitu Forumon

Vjetnamaj specifaj frandaĵoj

(GMT+08:00) 2012-07-25 07:46:04

La vjetnamaj tradiciaj frandaĵoj reflektas la kulturajn karakterizaĵojn de Vjetnamio. Manĝaĵoj ofte prenataj de vjetnamoj estas rizo, glueca rizo, diversspecaj legomoj kaj fazeoloj, fruktoj, kaj maraj produktaĵoj. Hodiaŭ ni konigos al vi kelke da vjetnamaj specifaj frandaĵoj:

Fiŝsaŭco

Laŭ la nomo de la fiŝsaŭco, plej ŝatata de vjetnamoj, oni jam sciis, ke ĝi estas kondimento. La procedo de la fiŝsaŭco estas tre komplika. En la sezono de fiŝkaptado oni metas fiŝojn en fiŝkorbon, piedpremas ilin en ĝi por ke ili deskvamiĝu, kaj poste forigas la internaĵojn de la fiŝoj. Pure laviĝinte, la fiŝoj sen skvamoj kaj internaĵoj estas metitaj en grandan lignvazon, en kiun oni poste ŝutas konvenan kvanton da salo. Ĉe la fundo de la vazo troviĝas malgranda konduktubo, kiu sin direktas en vakuan sitelon. Post tri aŭ kvin tagoj la fiŝsukon en la sitelo oni transverŝas en la vazon, kie la fiŝoj estas. Kaj denove la suko fluas iom post iom de vazo en la sitelon. La laboro tiel ripetiĝas plurfoje. Fine oni ricevas originan sukon el la fiŝoj. Sed la procedo ankoraŭ ne finiĝas. Tiam oni transportas la fiŝsukon al la hejmo, transverŝas ĝin en grandan barelon, kaj poste metas la barelon sub la forta sunbrilo, por ke ĝi tie restu ĉirkaŭ 20 tagojn. Nun fariĝis la fiŝsaŭco.

Nun oni povas meti la fiŝsaŭcon respektive en vitrajn aŭ porcelanajn botelojn, sigelitajn kaj markitajn, por sia manĝado en postaj tagoj, aŭ por vendado en merkato.

La tuta procedo de la fiŝsaŭco bezonas kvin aŭ ses monatojn. Farita fiŝsaŭco ne povas esti misodoriĝanta, se ĝin oni bone konservas.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto