Vizitu Forumon

Transporto de Vjetnamio

(GMT+08:00) 2012-07-27 16:08:35

 

Transporto

La moderna transportsistemo de Vjetnamio estis originale evoluigita sub franca rego por faciligi la transportadon de krudaĵoj kaj estis rekonstruitaj kaj amplekse modernigitaj sekvante la Vjetnaman militon.

Aera transporto

En Vjetnamio funkcias 17 gravaj flughavenoj, inkluzive de tri internaciaj enirejoj: Noi Bai servanta Hanojon, Internacia Flughaveno Dan Nang servanta Da Nang, kaj Tan Son Nhat servanta Ho-Ĉi-Min-urbon. Tan Son Nhat estas la plej granda nacia flughaveno, pritraktanta 75 % de internacia pasaĝera trafiko. Laŭ ŝtat-aprobita plano, Vjetnamio havos 10 internaciajn flughavenojn antaŭ 2015 — krom la menciitaj tri. Tio estos: Internacia Flughaveno Lien Khuong, Internacia Flughaveno Phu Bai, Internacia Flughaveno Cam Ranh, Internacia Flughaveno Phu Quoc, Internacia Flughaveno Cat Bi, Internacia Flughaveno Cần Thơ kaj Internacia Flughaveno Long Thanh. Laŭplane Internacia Flughaveno Longa Thanh estos konstruita sur areo de 50 km² kaj havos plenan kapaciton de 100 milionoj pasaĝeroj jare.

Vietnam Airlines (angle), la ŝtata nacia aviada kompanio, havas aron de 69 pasaĝeraj aviadiloj kaj planas funkciigi 150 ĝis 2020. Funkcias ankaŭ pluraj privataj aviadkompanioj, inkluzive de Air Mekong, Jetstar Pacific Airlines and VASCO.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto