Vizitu Forumon

Vjetnama veterano Nguyen Xuan Thu

(GMT+08:00) 2012-08-01 18:43:50

S-ro Nguyen Xuan Thu vizitis la Grandan Muron de Ĉinio

Saluton, karaj amikoj! Bonvenon al mia programero. 80-jara s-ro Nguyen Xuan Thu estas fama veterana esperantisto de Vjetnamio, kiu multe kontribuis al la vjetnama Esperanto-movado. Okaze de la 97-a UK en Vjetnamio, mi faris telefonan intervjon al li. Ni babilis ne nur pri la UK, sed ankaŭ pri la vjetnama Esperanto-movado. Karaj amikoj, nun bonvole sekvu min kaj kune konu lin!

Shanshan: Aŭskultante vian energian voĉon, mi ne povas imagi, ke vi estas 80-jara veterano. Ĉu vi havas specifan rimedon por konservi viglecon?

Nguyen Xuan Thu: Neniam rezigni je senaktiveco. Ĉiam esti okupata. Esti preta helpi aliulojn. Ĝisdatiĝi en la sfero de intereto: Partopreni en sociaj retejoj kiel Ipernity, Facebook, babili voĉe kun amikoj el la tuta mondo per Skype; respekti fizikan, mensan higienon, legi ĉiutage almenaŭ 5 paĝojn en fremda lingvo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto