sabate 12-an de apr  2025 
Vizitu Forumon

Politika Sistemo

(GMT+08:00) 2012-12-17 18:20:17
Litertipo ( Granda | Mezgranda | Malgranda )

Sistemo de Popola Kongreso

La sistemo de popola kongreso estas la baza politika sistemo de Ĉinio kaj regpotenca formo de ĉina popola demokratia diktaturo. Ĝi estas la politika mekanismo de Ĉinio, kiu malsamas al parlamento de la okcidenta politika mekanismo. La Tutlanda Popola Kongreso estas difinita de la ĉina Konstitucio kiel la plej alta ŝtata regpotenca organo. Ĉiuj ĉinaj civitanoj 18- kaj pli-ol-18-jaraj havas la rajton elekti reprezentantojn de popolaj kongresoj kaj esti elektitaj kiel reprezentantoj de popolaj kongresoj. En diversnivelaj popolaj kongresoj de Ĉinio, la reprezentantoj de vilaĝ-nivelaj kaj guberni-nivelaj popolaj kongresoj naskiĝas de rekta elektado, sed tiuj de superanivelaj popolaj kongresoj, de nerekta elektado. La Tutlanda Popola Kongreso konsistas el reprezentantoj elektitaj de diversaj provincoj, aŭtonomaj regionoj, municipoj kaj armeo. Ĉiu sesio de diversnivelaj popolaj kongresoj estas 5-jara, kaj ĉiujare okazas plena kunveno.

En la jara regula kunveno la reprezentantoj aŭskultas raporton pri registaraj laboroj kaj aliajn gravajn raportojn, faras ekzamenadon kaj diskutadon pri tiuj raportoj kaj ellaboras koncernajn rezoluciojn. Dum la fermiĝo, la konstanta institucio de diversnivelaj popolaj kongresoj, nome la konstanta komitato, plenumas siajn devojn kaj rajtojn. Ekzemple la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso havas la respondecojn kaj rajtojn por fari klarigadon pri la Konstitucio, superrigardi la plenumadon de la Konstitucio, ellabori kaj revizii leĝojn, respondeci kaj raporti laborojn al la Tutlanda Popola Kongreso, kaj tiel plu.

La bazaj rajtoj de popolaj kongresoj inkluzivas rajton de leĝdono, rajton de superrigardo, rajton decidi gravajn aferojn, rajtojn fari nomumon kaj eksigon, k.t.p.. En Ĉinio la ellaborado de planoj pri nacia ekonomio kaj socia evoluo por certa periodo estas grava politiko por akceli la ĉinan socian evoluadon, tamen tiuj planoj ekhavas leĝan efikon nur post sankciado de la Tutlanda Popola Kongreso. Laŭ leĝoj de Ĉinio, ĉinaj ĉefaj gvidantoj, kiaj ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, estas elektitaj de la Tutlanda Popola Kongreso. Ĉefministro de la Ŝtata Konsilantaro kaj ministroj de diversaj Ministerioj devas esti nomumitaj de la Tutlanda Popola Kongreso. La Tutlanda Popola Kongreso ankaŭ povas, pere de certa proceduro, elmeti eksigajn projektojn al prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, ŝtata prezidanto, ĉefministro kaj aliaj ŝtataj gvidantoj.

 <<  1 2 3 4  >> 
Komentu            Printu            Fermu
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto