Ministerio pri Eksteraj Aferoj
La Ministerio de Eksteraj Aferoj estas departemento sub la Ŝtata Konsilantaro, kiu respondecas pri plenumado de ŝtataj eksteraj politikoj kaj administrado de ĉiutagaj diplomatiaj laboroj. La ĉefa funkcio de la Ministerio de Eksteraj Aferoj estas reprezenti la ŝtaton kaj registaron en administrado de diplomatiaj aferoj, kiuj inkluzivas eldoni ŝtatajn eksterajn politikojn kaj decidojn, publikigi diplomatiajn dokumentojn kaj deklarojn; fari diplomatiajn intertraktadojn, subskribi paktojn, interkonsentojn kaj aliajn diplomatiajn dokumentojn; partopreni en internaciaj konferencoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj inter registaroj kaj aliaj aktivadoj de internaciaj organizoj; starigi ambasadojn, konsulejojn kaj koncernajn reprezentantajn instituciojn en aliaj landoj, administri diplomatiajn personojn, direkti, organizi kaj kunaranĝi eksteraferajn aktivadojn de diversaj departementoj de la Ŝtata Konsilantaro kaj de ĉiuj provincoj, aŭtonomaj regionoj kaj municipoj, respondeci pri trejnado kaj administrado de diplomatiaj kadroj.
<< 1 2 3 4 >>