Matene de la 20a de aprilo je 2 minutoj post la 8a horo 7-magnituda tertremo trafis la gubernion Lushan de la urbo Ya`an, Sichuan-provinco. Ĝis nun la tertremo rezultigis morton de 78 homoj. Laborgrupo konsistanta el pluraj fakoj jam estas ekspedita al la okazejo.
La epicentro troviĝas en la suda parto de la faŭlta zono Longmenshan, kaj la hipocentro profundas 13 kilometrojn. En 100-kilometra diadiuso de la epicentro okazis 12 pli-ol-5-magnitudaj tertremoj ekde la jaro 1900, kaj la plej forta estis la 8-magnituda tertremo en Wenchuan en la jaro 2008.
La Nacia Katastrofredukta Komisiono kaj la Ministerio de Civilaj Aferoj jam komencis la urĝan reagon de tri gradoj.