Vizitu Forumon

SALUTO DE UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO

(GMT+08:00) 2014-04-29 16:56:32

Nome de Universala Esperanto-Asocio, mi esprimas niajn gratulojn al Ĉina Radio Internacia pro ĉi tiu unika kaj valora konkurso.  

En la nuna epoko, filmo kaj video fariĝis pli gravaj ol iam ajn antaŭe por kunligi homojn el ĉiuj kontinentoj. Ne plu estas tiel, ke nur profesiuloj kun granda buĝeto povas produkti kaj disvastigi siajn kreaĵojn. Filmo fariĝis tre demokratia, fleksebla kaj malmultekosta rimedo, per kiu eblas ŝerci kaj seriozi, festi kaj protesti; per kiu eblas ekhavi pli veran bildon pri la ĉiutagaj zorgoj, esperoj kaj streboj de niaj kunhomoj tra la mondo.

Tiuj estas ankaŭ la celoj de Esperanto - unike demokratia, fleksebla kaj malmultekosta lingvo por tutplaneda komunikado. Tial UEA volonte subtenas ĉi tiun konkurson, kaj kunlaboros por sukcesigi ĝin.

Gratule kaj bondezire

Mark Fettes

Prezidanto

Universala Esperanto-Asocio

Elŝuti la regularon kaj aliĝilon
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto