Vizitu Forumon

Filma revo de Liu Zhao

(GMT+08:00) 2015-02-11 16:36:54

La rakonto de Liu Zhao estas konsista el kelkaj ŝajne senligaj vortoj "Los-Anĝelo, filmo, libereco, ĉielarko".

Filmo "Vagu en Los-Anĝelo" rakontas spertojn kaj sentojn de pluraj ĉinaj studentoj, kiuj studas filmon en la usona urbo Los-Anĝelo. Ĝi estas diplomiĝa filmo de ĉina studento Liu Zhao en usona Universitato de Lowa. Li vekis la atenton de enlandaj filmistoj kaj spektantoj ĝuste per la filmo "Vagu en Los-Anĝelo".

(sono 2)

"Mi mem ne studis filmon en Los-Anĝelo, sed mi miris pri tiuj, kiuj studas filmon tie. Tiam mi planis diplomiĝan filmon. Kontaktinte multajn homojn en Los-Anĝelo, mi unusola iris al la urbo profite de somera libertempo."

Per la filmo "Vagu en Los-Anĝelo", Liu Zhao rakontas 3 plej grandajn malfacilojn ofte renkontitajn de tiuj, kiuj studas eksterlande en la komenca periodo, nome, lingvon, kulturon kaj mankon de helpo.

La filmo premieris en la kinejo de la Universitato de Lowa. Tiutage la kinejo estis plena de homoj. La bona komenco alportis al li fidon. Sekve li aldonis ĉinlingvan tekston por la filmo kun la intenco, ke li estu konata de enlandaj filmistoj kaj spektantoj per la filmo. Post kiam la filmo estis metita en iun video-retejon, ĝi tuj vekis atenton de multaj homoj. Tiuj, kiuj iam studis eksterlande, opiniis, ke la filmo rakontas ilian veran vivon eksterlande, kaj enlandaj studentoj opiniis, ke per la filmo ili konas la veran staton de ĉinaj studentoj, kiuj studas eksterlande.

La jeso plifirmigis lian filman revon. Li esperas provi filmojn pluralismajn, diverstemajn kaj malsamenhavajn. Same kiel multaj ĉinaj filmistoj, li plej esperas, ke Ĉinio establos sian propran "Holivudon".

(sono 9)

"Mi esperas, ke Ĉinio povos establi pluralisman filman sistemon paralele kun Holivudo."

Nuntempe, Liu Zhao okupiĝas pri filmado de "Ĉielarka Urbo". En la filmo, la homaro en la futuro translokiĝos al alia planedo, kaj tie estiĝos kontraŭdiroj inter malriĉularo kaj riĉularo, tiel ke transformiĝos la valora koncepto de la homaro. Liu Zhao konigis, ke apud li estas multaj homoj, kiuj migris eksterlanden, tial venis al la kapo temo pri migrado. Li difinis ĝin scienca fikcia filmo kun la temo de migrado. Tio estas diskutinda, kiel ili integriĝos en la novan medion, kiajn esperojn ili havas pri la nova vivo kaj kiel ili rigardas la nunan staton.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto