Vizitu Forumon

Ĉina revo pri garantio de homaj rajtoj kaj metodo por ĝin realigi

(GMT+08:00) 2015-02-11 16:36:54

Atingi plenan garantion de homaj rajtoj estas delonga revo de la ĉina popolo kaj ankaŭ celo, al kiu la ĉina registaro strebas. La ĉina revo pri garantio de homaj rajtoj spegulas la plej urĝan bezonon de la ĉina popolo rilate garantion de homaj rajtoj. Ĝi estas la kolektiva revo de la ĉina nacio kaj ankaŭ la revo de ĉiu el la ĉinoj. Kiel la kolektiva revo ĝi postulas realigi la kolektivan rajton de la ĉina nacio je vivekzistado, disvolvado, memregado kaj paco; kiel la revo de ĉiu el la ĉinoj ĝi postulas respekti kaj garantii la rajton de ĉiu individuo je ekonomio, socio, kulturo, civilaj kaj politikaj aferoj, kaj ĉiun rajton de specialaj homgrupoj.

Sed, en la realo, inter diversaj rajtoj ekzistas certa konflikto. Por efike solvi diversspecajn konfliktojn, kiujn renkontas la realigo de homaj rajtoj, la ĉina registaro sekvas la tri fundamentajn principojn, tio estas: laŭleĝan, kunakordan kaj praktikan.

Kio estas la unua, nome laŭleĝa, principo? Tio estas, laŭ la principo de la Konstitucio de Ĉinio pri "la ŝtato respektas kaj garantias homajn rajtojn", kaj sekve de la fundamentaj spiritoj de Universala Deklarcio pri Homaj Rajtoj kaj de aliaj internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, perfektigi leĝaron kaj regularon por respekti kaj garantii homajn rajtojn, en ĉiuj paŝoj, kiel leĝdonado, administrado kaj juĝado. Ĉinio disvolvas la aferon de homaj rajtoj per leĝoj kaj koncernaj instrumentoj.

Kio estas la dua? Tio estas preni diversajn rajtojn kiel organikan tuton interdependan kaj neapartigeblan, akceli la kunakordan disvolvon de rajto je ekonomio, socio kaj kulturo, kaj civilajn kaj politikajn rajtojn, kaj antaŭenigi la kunakordan disvolvon de homaj rajtoj de individuoj kaj de kolektivoj. Ekde la reformado kaj pordmalfermo la rajto de ĉinaj civitanoj je laboro, edukado, sano kaj kulturo havas pli plenan eblecon por realiĝo, same kiel la rajto de civitanoj je migra libereco, esprima libereco, justa juĝo, politikaj partopreno kaj kontrolo, kaj tiel plu.

Kaj la tria. Ĝi postulas kaj respekti la ĝeneralan principon de homaj rajtoj kaj, laŭ la ĝenerala ŝtatstato kaj la aktualaj cirkonstancoj de Ĉinio, persiste antaŭenpuŝi la aferon de homaj rajtoj. Ĉar, unue, Ĉinio estas evoluanta lando, kaj pro tio la ĉina registaro metis la rajton je vivekzisto kaj evoluigo sur la unuan lokon de la afero pri homaj rajtoj; due, kiam Ĉinio ellaboras disvolvan planon pri homaj rajtoj, ĝi konsideras la plej urĝan bezonon de popolamasoj kaj plene solvas la plej zorgatajn de la popolamasoj, plej rektajn kaj plej aktualajn problemojn pri iliaj rajtoj kaj interesoj; trie, por efike realigi la celon de homrajta evoluado Ĉinio aparte atentas unuecigi la aferon de homaj rajtoj kaj la ŝtatan konstruadon kaj enmeti la homrajtan evoluon en la tuton de la ŝtata planado pri konstruado; kaj kvare, efika antaŭenirado de la afero de homaj rajtoj bezonas certajn kondiĉojn, el kiuj la plej gravaj estas jen tiuj du: ekonomia disvolvo kaj socia stabileco. Ekonomia disvolvo estas materiala bazo de homaj rajtoj; kaj socia stabileco estas socia garantio de homaj rajtoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto