Vizitu Forumon

Kunekzisto de bonŝanco kaj defio por la ĉina altrapida fervojo

(GMT+08:00) 2015-03-30 14:28:38

Fakte krom Ĉinio ankaŭ Japanio jam delonge aspiras la merkaton de sudorientaziaj landoj kaj aktive disvastigas la japanan Shinkansen-la monda gvidanto en rapidtrajna tekniko por multaj jaroj. Pri tio vic-ĉefinĝeniero de Ĉina Fervoja Korporacio Zhao Guotang diris:

"Ĉinio primajstras la produktadon de trajnoj kun maksimuma rapido de 200 ĝis 350 km ĉiuhore, kiuj trairas nordorientajn kaj nordokcidentajn provincojn de Ĉinio. Tiuj altrapidaj fervojlinioj, kiuj kuris sur tereno kie la temperaturo falis ĝis minus 40 celsiaj gradoj, sukcesis funkcii en la vintra provo kun grandega vento. Tial la ĉina altrapida fervojo havas pli grandan adaptiĝkapablon."

En novembro de 2013 ĉina ĉefministro Li Keqiang, hungara ĉefministro Viktor Orbán kaj serbia ĉefministro Ivica Dačić, kiuj ĉeestis al renkontiĝo de ĉina kaj mez- kaj orient-eŭropaj gvidantoj deklaris kune konstrui fervojlinion ligantan Belgradon kaj Budapeŝton. Nuntempe la fervojlinio estas en konstruado.

Kompreneble la ĉina altrapida fervojo frontas al defioj dum sia ellandiĝo. Ekzemple enirinte en la eŭropan merkaton la ĉina altrapida fervojo devas akomodi al la eŭropa normo. Tio signifas, ke ni devas pagi multekostan kotizon por plenumi aŭtentikecon kaj konsumi konsiderindajn tempon kaj energion al la afero.

La konstruado de la altrapida fervojlinio inter Ankaro kaj Istanbulo, kies longo estas nur 158 km, daŭris je 8 jaroj. Zheng Jianbing, ĉefrespondeculo de la programo kaj ĉefdirektoro de filio de Ĉina Fervoj-Konstrua Korporacio en Turkio, opinias, ke la eŭropa normo estas unu el kialoj, kiuj retenas eniron de ĉinaj entreprenoj en la eŭropan merkaton.

"La trajno havas plenan kompleton de eŭropa teknik-norma sistemo. Laŭ ni la ĉina normo kaj la eŭropa normo havas samecon sur 80% kaj malsamecon sur 20%. Kompreneble ni devas plenumi la eŭropan normon."

Esploristo de nacia strategia esplorcentro Jiang Yong opinias, ke malantaŭ la normo estas pli kaŝita kaj teknika internacia komerca bariero. Eŭropaj landoj kaj Usono estas pioniroj de industria reformado, tial ili la unua prenis normon, kiun aliaj landoj devas obei se ili volas eniri en la internacian merkaton. Sed la eŭropa normo ne akomodas al la nuna stato en iuj kampoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto