Vizitu Forumon

Startis programo de kreado de ĉinaj produktmarkoj

(GMT+08:00) 2015-03-30 14:28:38

Kiel por aktive respondi al la alvoko, "kreado de amasoj", eldirita de la ĉina ĉefministro Li Keqiang en la raporto pri laboro de la registaro, tiel ankaŭ por kontentigi la bezonon de amasaj ĉinaj entreprenoj, t.e. formi aŭtoritatan, fakan, profundan, konstantan platformon de propagandado pri ĉinaj produktmarkoj, antaŭ ne longe la Novaĵa Centro de la Ĉina Interreto, kiel kondukanto, startigis landskalan propagandadon kaj disvastigadon pri "Programo de Kreado de Ĉinaj Produktmarkoj".

Laŭinforme, ankaŭ datumbanko de ĉinaj produktmarkoj samtempe estis enretigita, celante starigi aŭtoritatan serĉosistemon por produktmarkoj de oficialaj entreprenoj sub "Programo de Kreado de Ĉinaj Produktmarkoj".

En la startiga ceremonio okazigita de la Novaĵa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro Wu Shipeng, ĉefredaktoro de la kanalo pri ĉinaj markoj en la Ĉina Reto, diris, ke kreado estas grava motoro de landa ekonomia evoluigo, dum entreprenoj estas mastroj de kreado. Li esperis, ke la aktivado povos elveki markkonscion de mezaj kaj malgrandaj entreprenoj kaj helpi al entreprenoj aktive krei proprajn markojn.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto