Vizitu Forumon

Ĉinaj aŭtmarkoj konkeros internacian merkaton

(GMT+08:00) 2015-03-30 14:28:38

La 12an de januaro germana ĵurnalo Die Welt publikigis artikolon titolitan "Tiuj estas ĉinaj aŭtoj kun propraj markoj", en kiu oni konigas ĉinajn aŭtomarkojn en la aŭtoekspozicio en Detroit, kaj samtempe prognozis, ke en proksima estonteco la ĉinaj aŭtoj konkeros la internacian merkaton.

La artikolo mencias, ke malgraŭ tio, ke germanoj neniam aŭdis tiujn nomojn Trumpchi GS5, Haval H6, EaDo antaŭe, tamen ĝuste ili fariĝos pioniroj de ĉinaj aŭtoj en la aŭtoekspozicio en Detroit.

Nun la rapide evoluanta aŭtomerkato de Ĉinio serĉas transformiĝon de aĉeto al fabrikado. En la okazonta aŭtoekspozicio en Detroit ĉinaj aŭtoj okupas rimarkindan pozicion. La artikolo montras, ke tio estas nur la tempa problemo, ke la ĉinaj aŭtoj okupu la internacian merkaton. Post 10 jaroj la aŭta sektoro atentos pri tendenco de ĉinaj produktantoj, precipe la germana industrio de aŭtoj nepre altigu atenton kaj studu ĉu ŝanĝi la strategion pri la ĉina merkato aŭ analizu la influon de la ĉina produkto kiel nova konkuranto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto