Vizitu Forumon

Aŭtoj kun markoj memkreitaj de Ĉinio rapide dismetiĝas en transmara merkato

(GMT+08:00) 2015-03-31 15:47:56

La plej freŝa donitaĵo antaŭ ne longe publikigita de la Ĉina Aŭtoindustria Asocio, rilate al vendkvanto de aŭtoj, montras, ke en januaro kaj februaro de la kuranta jaro la vendkvanto de aŭtoj kun markoj memkreitaj de Ĉinio atingis 1,473 milionojn kaj kreskis je 20,86% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Kaj inter tiuj la aŭtoj kun la ĉinaj markoj SUV kaj MPV sin tenis en kreskado, tio fariĝis la plej granda brilpunkto.

Laŭ la donitaĵo publikigita de la Ĉina Aŭtoindustria Asocio, en januaro kaj februaro la kvoto de vendo de aŭtoj kun markoj memkreitaj de Ĉinio superis 40%, dum ĉe aŭtoj germanaj, usonaj, japanaj, sudkoreaj, francaj la kvoto evidente falis kaj laŭvice okupis respektive 21,78%, 12,45%, 10,57%, 8,49 kaj 3,23%.

La ĉina aŭtoindustrio leviĝis antaŭ pli ol 30 jaroj, danke al enkonduko de kapitalo kaj tekniko en Ĉinio stariĝis aŭtokompanioj kapitale kunlaboraj, kaj per tio naskiĝis amasoj da markoj el tiaj kompanioj. De 2009 ĝis 2014 la kvanto de produkto kaj vendo de ĉinaj aŭtoj en la sinsekvaj ses jaroj okupis la unuan lokon en la mondo, sed en merkato sin troviĝis ĉefe aŭtoj kun markoj de kompanioj investitaj de aliaj landoj aŭ de Ĉinio kaj aliaj landoj, ne aŭtoj kun markoj memkreitaj de Ĉinio.

Kvankam ĉinaj aŭtomarkoj komencis sian paŝon, tamen la rigardo de ĉinaj aŭtentreprenoj jam sin turnis al transmara merkato. En 2007 kelkaj ĉinaj aŭtentreprenoj, kiel Brilliance Auto, Chery, FAW kaj SAIC, jam fondis sian fabrikon respektive en Sud-Koreio, Argentino, Rusio kaj Indonezio.

Ĉi-jare februare la ĉina aŭtentrepreno SGMW, kiu reĝis en sinsekvaj jaroj en la enlanda merkato de personaj aŭtoj, proklamis, ke ĝi planis fondi fabrikon en Indonezio kaj tie produkti aŭtojn sub siaj markoj. Kaj la alia kompanio DFM, kiu jam antaŭ 10 jaroj eniris en internacian merkaton, vidigis siajn aŭtojn kun siaj aŭtomarkoj en kelkaj landoj de la Asocio de Sud-Orientaj Aziaj Nacioj kaj de Latinameriko; precipe la kvoto de ĝiaj trenaŭtoj okupas la unuan lokon, nome 50%, en Birmo, kaj ĝiaj kamionoj aŭtomate elŝarĝigaj kvote staras en la unua loko en la merkato de Indonezio.

Laŭ donitaĵo montrita de la ĉina Komerca Ministerio, ĝis septembro 2014, rekonite de la Ministerio, entreprenoj kaj institucioj de Ĉinio, rilate al aŭtoj, en eksteraj landoj sumiĝis je 825, kaj la investita sumo de Ĉinio estis 9,6 miliardoj.

Chen Lin, komerca konsilisto de la Sekcio pri Ekstera Investado kaj Ekonomia Kunlaboro sub la ĉina Komerca Ministerio, iam rimarkis, ke "eliro" de ĉinaj aŭtentreprenoj restas en elpaŝa etapo; por atingi la veran "eliron", ĉinaj aŭtentreprenoj ankoraŭ havas longan vojon por irado.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto