Vizitu Forumon

La Bicikloŝosejo numero 9 por la paco en la mondo

(GMT+08:00) 2015-06-09 15:18:47

La bordo de la lago Dianchi ne estas nur semajnfina paradizo por infanoj, sed ankaŭ ĉiu-taga spektaklo por rigardemuloj. Multfoje mi rimarkis ke mi iris pli rapide biciklante ol motorcikloj, kies stiranto estis perdiĝanta en la kontemplado de la lago, de la suno, kaj de la enormaj nuboj. La aero bonas kaj la vento fortas. Ne bone fiksitaj ĉapeloj flugas teren. Multe da belulinoj protektas sian helan haŭton per sun-ombrelo, kiel oni ofte vidas en Ĉinio. Sed la plezuro de la suna brizo sur la vangoj estas tiel intensa, ke aliaj tute forgesas sin protekti. Nur beboj estas komplete kovritaj per koloraj ŝtofoj kaj ilia vizaĝo restas kaŝita eĉ kiam la gepatroj aŭ la geavoj renkontas geamikojn survoje. La flaŭro de Kunming ankaŭ kunlaboras al tiu invitema etoso. Viol-kolora salvio ĉiam dividas la ŝosejon kaj mimoz-arboi estas tute florantaj laŭ ĝi jam komence de februaro, dum en Italio mimozoj ekfloras nur je oka de marto kiam ili estas uzataj kiel simbolo de la festo de la virinoj. Unufoje, fine de januaro, mi eĉ vidis viron naĝi en iu kanalo enfluanta en la lagon. Verŝajne en sia plezuro li forgesis ke la akvo ne estas ankoraŭ tiel pura, kvankam la kompetenta oficejo de la loka registaro daŭre klopodas altigi la akvonivelon de Dianchi por korekti la industrian malpurigadon de la lastaj dek jaroj.

Grandaj aŭtoj sagrapidas en la mezo de la ŝosejo. Kiel la eŭropaj partoprenantoj de la IFEF-kongreso rimarkis, malgrandaj veturiloj tre malofte videblas. Inter la eksterlandaj luksaj aŭtoj, la germanaj Porsche multas. Sed onidire estas ankaŭ kelkaj raraj posedantoj de italaj Ferrari kaj Lamborghini, kiuj venas ĉi tien pro la plej rapidaj voj-kondiĉoj kompare kun tiuj de la urbocentro, kaj por ĝui la brilan panoramon de la lago kun la okcidenta montaro, la tiel nomata Dormanta Belulino. Flanke de la aŭtoŝosejo estas la biciklovojo pri kiu ni parolas, kaj de kiu, se oni volas, oni povas rekte daŭrigi ĝis Tibeto. Tie tute ekvipitaj sport-bicikloj miksiĝas kun la peza lenteco de la kamparanaj, kiuj ofte trenas ĉareton de fruktoj aŭ sukerkanoj. Dormanta infano kuŝanta dorse sur ĉareto de maturaj persikoj, dum la patrino malrapide pedalis hejmen en la malfrua posttagmezo, estas verŝajne por mi la plej intima simbolo de la kontenta paco, kiun Kunming povas ankoraŭ oferti.

1 2 3 4 5
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto