Vizitu Forumon

Trajno "ZAMENHOF"

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:33:51
(Raportas: "Bonhumora Zamenhof" Bulteno nr0 Bjalistoko)

     Danke al la afabla helpo de la Direkcio de la Regiona Trajna Kampanio en Bjalistoko, laŭ la propono de la Urbestro de Bjalistoko, kun la financa subteno de la Marŝalo de la Podlaĥia Vojevodio en la somera horaro ekestis la trajno ZAMENHOF.

    La 1-an de junio 2008 ĝi startis la unuan fojon por la longa vojo de Bjalistoko al Bielsko-Biała. Sur la kajo, apud la trajno, je la 06.05h. okazis solena "bapto" de la trajno, ŝanĝo de ŝildoj, poste la adiaŭo de la trajno kaj de Ludoviko kaj Klara Zamenhof, kiuj kuraccele forvojaĝos „al akvoj".

    Survoje, ĉe la Centra Stacidomo de Varsovio, Piotrków Trybunalski, Sosnowiec kaj Katowice, salutis la familion Zamenhof esperantistoj.

    Surloke, en Bielsko-Biała, gesinjoroj Zamenhof renkontiĝis kun la honora komitato, kiu sub la gvido de la eŭrodeputitino Margerita Handzlik atendis ilian alvenon. Okazis renkontiĝo en loka E-klubejo en Bielsko-Biała, dum kiu Ludoviko kaj Klara respondis je multaj demandoj pri Bjalistoko kaj pri preparado al la UK. Sekvonttage en unu el bazaj lernejoj okazis renkontiĝo kun infanoj, kiuj intencas de septembro 2008 komenci lerni la universalan lingvon.Pri la vestaĵo el la epoko por la familio Zamenhof zorgis la Dramteatro en Bjalistoko. En la trajno estis disdonitaj flugfolioj pri Esperanto kaj Bjalistoko. Per la trajna mikrofono Ludoviko rakontis al vojaĝantoj pri la ideo kaj la lingvo universala. La evento okazis sub la media protekto de la TV Bialystok kaj la televidkanalo TVN.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto