Vizitu Forumon

HOSPITALO-MONUMENTO

(GMT+08:00) 2009-07-24 08:55:25
(Raportas: "Bonhumora Zamenhof" Bulteno nr0 Bjalistoko)

    Pasas 20 jaroj depost la tago, kiam oni solee nomis Porinfanan Klinikan Hospitalon en Bjalistoko je la nomo de Ludoviko Zamenhof.– La ideo naskiĝis en julio 1987 – rakontas Maciej Kaczmarski, la unua direktoro de la hospitalo, la ideodoninto de konstanta ligo de la hospitalo kun Esperanto. – Al Bjalistoko venis granda grupo de partoprenantoj de la 72-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Varsovio. Dum la solenaĵo ĉe la Zamenhof-monumento oni anoncis la projekton konstrui Mondan Esperanto-Centron en Bjalistoko. Tiuj cirkonstancoj kaŭzis, ke nomumon de la hospitalo Ludoviko Zamenhof, kiu ĵus konstruiĝis, mi opiniis la ĝusta paŝo. Kaj tiel okazis. Baldaŭ poste la senato de Bjalistoka Medicina Akademio akceptis ĉikoncernan rezolucion.

    Estas en la hospitalo Esperanto-ĉambro, kaj en ĝi impona busto de Ludoviko Zamenhof, konstanta ekspozicio de Esperanto-literaturo: represaĵo de la Unua Libro de l'Lingvo Internacia – la unua Esperanto-lernolibro, Esperanto-versioj de romanoj "La Faraono". Tra dezerto kaj praarbaro" kaj ekzempleroj de la revuo „Esperanto".

     Ni ne perdis ankoraŭ esperon por kunlabori kun esperantistoj – diras nuntempa direktorino de la hospitalo, Anna Iwaszkiewicz-Pawłowska – Organizado de Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko estos bona okazo por renovigi kontaktojn kun medicina Esperanto-medio, por ligi ilin kaj aktive kunlabori. Estus bone, se oni sukcesus en Porinfana Klinika Hospitalo je la nomo de Ludoviko Zamenhof krei edukan Esperantocentron por kuracistoj kaj medicinistoj. Estas ĉi-tie konvenaj kondiĉoj kaj estas bonvolo de la direkcio, estos ankaŭ emuloj por lerni la lingvon, kiu proksimigas homojn.

     La direktorino A. Iwaszkiewicz-Pawłowska estas malfermita je ĉiuj interesaj iniciatoj de esperantistoj. Ŝi kredas, ke en la jaro 2009 okazos en la hospitalo renkontiĝo de esperantistoj-kuracistoj el la tuta mondo kaj komenciĝos multjara kunlaboro de bjalistoka kuracista medio kun Esperanto- centroj el Anglio, Francio, Japanio aŭ Usono.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto