Vizitu Forumon

Sesa Kongreso 1910 en Vaŝingtono (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:26:13
        En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ vi la vojon, kiun ni iras.

        Kion celas la esperantista movado? Ĝi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni bezonas tian reciprokan komprenadon? Kaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur fundamento neŭtrala? Kial ni tiel persiste laboras por ĝi? Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni? Per ĉio ĉi tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn. Antaŭ vi, praktikaj amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laboras montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj troviĝas sur la vojo.

        La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t.e. de la poolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton. Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto, kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos ailan solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?

          Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas fariĝi internacia. En la artikolo "Esenco kaj Estonteco", kiun multaj el vi legis en la "Fundamenta Krestomatio", mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kiu mi parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek iam lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elektu nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom ŝanĝitan. Se la komitato, kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento, volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus dnur decido papera kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.

         Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: "Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tte vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon k.t.p.: sekve, anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas, ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos."

        Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiu ni povas atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la komitato trovos, ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive tre necesaj. Kiel do ĝi agos/

       Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por altrudi sian terorian voon al tiuj mltaj miloj da homoj, kiuj ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si: ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam. Se la komitato scius, ke ĝin elektis ekzemple nur la nun tre malgranda kaj malgrava landeto, ke la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la esperantistaro, ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto