Vizitu Forumon

Oka Kongreso 1912 en Kraków (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:27:09
.

        Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia "kanto de cigno", li nenion pli havas por diri al ni? Ĉu en la grava tago de la jubileo de la esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havas por diri al ni? Ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis,kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de integrenta malpaco, per neevitebla natura reago naskis la esperantisman movadon, -ĉu en tiu grava kaj solena momento li nenion pli havas por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj esperantistoj. Tial, pardonu min, ke mi pli ne parolas.

       Kio estas la esenco de la esperantisma ideo kaj la kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento,-tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Nni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento kaj ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.

     Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongrso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo plej koran dankon. Plej koran kamaradan dankon mi esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto