Vizitu Forumon

Zamenhof ĉe Unesko
-(Claude Nourmont)

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:37:06

      Pluraj familianoj de Louis Zaleski-Zamenhof ĉeestis: la edzino, la filino Maryse kaj la nepo Pierre. La nepo de la nepo... Ofte dum UK Louis Zaleski-Zamenhof rakontas, ke ĉie en la kutima vivo li estas konsiderata kiel avo, kaj sentas sin tia, dum en Esperantujo li rejuniĝas estante nepo; do ĉi-foje dank' al Pierre li povis senti sin en siaj du statusoj, avo kaj nepo.

      Pri Zamenhof kiel lingvisto prelegis Henriette Walter, honora profesoro ĉe la Universitato de Haute Bretagne. Ŝi reliefigis el lingvistika vidpunkto la avantaĝojn de Esperanto kompare kun naciaj lingvoj kaj aliaj planlingvoj.

      La partoprenantoj povis gustumi kelkajn erojn (i.a. provleciono) el la ĵus lanĉita DVD-disko Esperanto estas..., kun francaj subtekstoj. Poste Estelle Loiseau parolis pri la temo "Esperanto en la tria jarmilo", precipe el la junulara vidpunkto, helpe de ekrana prezento. Estelle ankaŭ rakontis pri siaj propraj travivaĵoj en Esperantujo, ekde la infanaĝo, kiam ŝi partoprenis infanajn kongresetojn, kaj nun ŝi plutenas amikajn rilatojn kun eksinfanoj fariĝintaj junuloj el plej diversaj mondopartoj. Esperanto havigas al junuloj la eblon vojaĝi alimaniere, perante interkulturajn rilatojn. Esperanto estas lingvo de dialogo. Ŝi menciis, ke dank' al frua lernado de Esperanto ŝi pli facile lernis aliajn lingvojn, kion ankaŭ Barbara Despiney substrekis en la posta debato, kiu temis interalie pri la oficiala instruado deEsperanto kaj ĝia kulturo.

        La saman tagon aperis en Parizo "La rue Zamenhof" en la franca, kiu estas la 12-a lingvo en kiu publikiĝis "La Zamenhof-strato".

       La Zamenhof-jaro, dum kiu oni festos la 150-an datrevenon de la naskiĝo de la kreinto de Esperanto, tiel estis impone inaŭgurita per la konferenco. Eĉ se ĝi ne estas por Unesko oficiala jaro, por ni ĝi estas, kaj ni atentigu la ceteran mondon pri la graveco de Zamenhof. Ĝi spronu al novaj agadoj. Ne sufiĉas solene memori la gravan figuron, la plej bela omaĝo al li estas pluvivigi la Esperantan lingvon. La jaro solene enkondukiĝis, en prestiĝa loko. La tuta jaro estas Zamenhof-festo!

(Claude Nourmont)


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto