Vizitu Forumon

Parolado de Zamenhof en la Dua Kongreso, 1906 en Genève

(GMT+08:00) 2009-07-24 12:41:39

El la Deklaracio unuanime akcepita en la Bulonja Kongreso ni ĉiuj scias, kio estas la esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi Deklaracio ni ankaŭ scias, ke "esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas". Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu revas unuigi per Esperanto la homaron, esperantisto estas ankaŭ tiu persono, kiu uzas Esperanton ekskluzive por celoj praktikaj, esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton por gajni per ĝi monon, esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi, esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malnoblaj kaj hommalamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la Deklaracio, la esperantismo havas ankaŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiu ĉi flankon diversaj esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj, tial, por eviti ĉiun malpacon, la esperantistoj decidis lasi al ĉiu plenan liberecon, akcepti la internan ideon de la esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ – se li volas – eĉ tute ne akcepti por la esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj esperantistoj, la Bulonja Deklaracio precizigis la oficialan de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: "Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la esperantismo ne respondas". Sed bedaŭrinde la vorton "privata" kelkaj amikoj-esperantistoj klarigis al si en la senco de "malpermesata", kaj tiamaniere anstataŭ konservi por la interna ideo de la esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: "Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho, kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!"

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto