Vizitu Forumon

Esperanto-Centro inaŭgurita!

(GMT+08:00) 2009-07-25 20:06:06
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

      La 21-an de julio en 2009, la urbestro Tadeusz Truskolaski solene inaŭguris Esperanto- Centron Ludwik Zamenhof, troviĝanta ĉe la strato Warszawska, n-ro 15 en Białystok. La inaŭguron, krom multaj amikoj de Esperanto, partoprenis i.a.: vicurbestro Aleksander Sosna, prezidanto de la Urba Komitato Włodzimierz L. Kusak kaj kunaŭtoroj de la ekspozicio s-ino Jolanta Rogowska el la Historia Muzeo kaj s-ro Andrzej Lechowski - direktoro de la Podlahia Muzeo en Białystok. Samtempe kun la malfermo de la Centro oni inaŭguris la konstantan ekspozicion: „Bjalistoko de juna Zamenhof" kaj la du portempajn ekspoziciojn: „Esperantaj ekslibrisoj kaj puntoj". La Centro troviĝas ĉe la strato Warszawska, n-ro 15. (fakte 19, rim. J.P.) Ĝi estas kreita en la jaro de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto, okazonta de la 25-a ĝis la 31-a de julio ĝuste en Bjalistoko - la naskiĝurbo de la kreinto/iniciatinto de la lingvo Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto