Vizitu Forumon

Intervjuo al Humphrey Tonkin

(GMT+08:00) 2009-07-27 16:57:08
(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

Kiu laŭ vi estas la plej granda sukceso kiun Esperanto povas atingi ĝis 2059?

La nocio ke Esperanto fariĝu kvazaŭ universala komunikilo lingva en internacia skalo estas verŝajne nerealisma pro la simpla kialo, ke la mondo konsistas el individuoj, sed ja povus esti (fakte, devus esti) ke Esperanto fariĝu signife pli multe uzata ol nun.

Sukceson oni povus mezuri laŭ kvanta kresko de utiligo de Esperanto por ĉiuj celoj, inkluzive la uzadon interne de la Esperanto-kulturo. Ĉi tie en Bjalistoko ni festas la 150an datrevenon de la naskigxo de Zamenhof, kiu bone komprenis ke internacia lingvo povas sukcesi nur se estas parolantoj de tiu lingvo. Li do celis krei lingvokomunumon por Esperanto. Do, se ni volas sukcesigi Esperanton, ni devas daŭre evoluigi ĝin inter ni, tial kre ĝi fariĝu ĉiam pli kompleta kaj ĉiam pli esprimiva. Samtempe necesas multe pli efile rilati kun la ekstera mondo por montri tion ni kreis ene de la Esperanto-movado.

Kion, konkrete, nia movado devas fari?

Iasence ni havas solvon por problemo kiun la homoj ĝis nun ne konstatis, nome solvon kiu forigus la malegalecon de komunikado. Ni devas komprenigi al la ekstera mondo, ke utiligo de lingvoj por antaŭemigi la propran potencon estas malmorale, kaj ke lingvo estas fonto de diskriminacio, kiam ĝi estas misuaata, do ne nur ni devas konvinki la homojn pri Esperanto, sed ni devas konvinki la homojn ke Esperanto estas bezonata por solvi signifan problemon.

Zamenhof kredis je la egaleco de la homoj, kaj ni tion kredas. Sed la ekstera mondo ankoraŭ devas esti konvinkita. Jen nia eta tasko!

Kiel kaj ĉu tiun ĉi tasko estas realigebla?

Antaŭ cent jaroj en fama mesaĝo Zamenhof atentigis la mondon pri la danĝero de rasa diskriminacio. Nun, post 100 jaroj, tiu koncepto de la negativaj sekvoj de rasismo estas bone konata kaj aplikata en la rlatoj inter la popoloj. Estas nia tasko etendi tiun nociojn ankaŭ al lingva diskriminacio, kaj ke tio estas atingebla pruvas la nuna finfina rekono de la ideo ke rasismo estas neakceptebla konduto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto