Vizitu Forumon

Intervjuo al Renato Corsetti

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:07:03

(Rikoltis intervjuon: Bruĉjo Kasini)

    En la jaro 2059 la Centra Ofi cejo de UEA ekzistos nur en la reto, sed la kelkaj fi zikaj ofi cistoj sidos en Brazilurbo kaj estos akraj diskutoj en la Komitato pri tio ke la centro de la movado kaj la programistaj de la reta ofi cejo devos havi sian bazon en Pekino. Tiam la Akademio de Esperanto estos ricevanta multajn proponojn pri almenaŭ kvar regulaj tonoj en la prononco de Esperanto.

    Tiu estas mia fantazio surbaze de la nun antaŭvideblaj evoluoj, sed certe la pezo de la Esperanto- movado ekster Eŭropo grandiĝos. Bruselo ankoraŭ estos hezitanta ĉu voĉdoni por "amendo, kiu diras ke oni rajtas akcepti neformalan proponon pri amendo rilate al la ebla pristudo de propono pri eksperimento rilate al Esperanto".

   Certe Esperanto estos multe uzata en la t.n. Zamenhofono, kiu praktike estas poŝtelefono brakportebla, kiu tradukas viajn nacilingvajn vortojn al Esperanto kaj dissendas ĝin mesaĝe.

Kaj ĉu tiu evoluo iel dependas de kiel esperantistoj dume agos?

    Jes. Simple sufi ĉus akcepti la realon, vidi ke la malnovaj ideoj pri membroj, revuoj kaj simile ne plu funkcias, do verŝajne ni devas moviĝi al asocio senpapera kaj senkotiza, sed "agada", kiel estas pluraj grandaj asocioj, ni pensu pri la asocio kiu en Usono subtenas la ideojn de Obama: ĝi konsistas el retpaĝaro kun membroj kiuj ne pagas kotizon, sed eventuale nur libervole donacas, kaj la donacoj tamen estas petataj regule por specifaj agadoj; oni scias kiel oni administras la asocion, sed certe la membroj ne sentas ke ili pagas por vivteni la ofi - cejon, tamen (aŭ sekve) la afero funkcias. UEA, kaj niaj landaj asocioj, eble devos atenti similan vojon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto