Vizitu Forumon

Afrika Komisiono

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:08:30

(Raportas: Monika Finnegan-Reuss)

   La Afrika Komisiono kunsidis dimanĉe posttagmeze. Interesaj aferoj kaj projektoj kaj ideoj estis vigle interŝanĝitaj. La plej grava afero en Afriko estas la manko de libroj kaj lernejoj. Tamen se unu afrikano en iu regiono lernas li tion rapide disvastigas al apudaj regionoj aŭ landoj. La eŭropaj partoprenantoj de la kunsido kiuj jam vizitis afrikajn landojn kaj puŝis projektojn ege miris pri la nivelo de afrikaj memlernantoj kiuj ne nur baze scipovis nian lingvon sed eĉ majstris ILEI ekzamenojn. Kaj tuj ili instruis aliajn kaj disvastigis al apudaj landoj. La intereso de afrikanoj estas ofte granda ĉar Esperanto ne estas lingvo de koloniistoj. La kunsido fi nis kun peto de S-ro Hans Bakker pri reamikiĝo inter porafrikaj kunlaborantoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto