Vizitu Forumon

Vroclava Panoramo en Esperanto

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:11:14
(Raportas: "Kongresa Kuriero" )

    Se vi vizitos Vroclavon (t.e. la urbo Wrocław, eksa Breslau, Vratislavia, ktp, en sudokcidenta Polujo) post UK, nepre vizitu la muzeon "Panorama Racławicka", ĉar nun eblas aŭ skulti la programon en Esperanto! Estas giganta cirkla pentraĵo (de la 1890-aj jaroj) montranta historian batalon el pola historio, en kiu venkis fama pola generalo Tadeusz Kościuszko dum la popola ribelo kontraŭ rusa armeo. Vizitantoj aŭ das duonhoran priskribon pri la pentraĵo kaj batalo. En la halo aŭ diĝas pola parolo el laŭtparoliloj, sed eblas peti personan sonaparaton kun elekto de multaj diversaj lingvoj por aŭskulti propralingve. Lastatempe oni aldonis 3 aparatojn kun Esperanto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto