Vizitu Forumon

TEJO sin prezentas

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:14:59
(Raportas: Aleks Kadar el Francio KN:492 )

    La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, prezentiĝis al la UK dimanĉe je la 13h00. Ĉestis dudeko da homoj, junaj kaj malpli junaj.

    Flanke de TEJO staris kaj prelegis Gregor Hinker, prezidanto ĵus reelektita dum IJK en Liberec, Aleksandra Kovjazina, respondeculo pri informado, ĵus elektita en la estraron, kaj, mallonge je la fi no, Joop Kiefte, nova kunordiganto de Pasporta Servo.

    Komence estis prezentita, kio estas TEJO ĝenerale, kiam ĝi kreiĝis, kion ĝi faradas... Do ne tre interesa parto, por ĉiuj, kiuj jam konas TEJOn. Pli interesaj estis la fi naj partoj, respektive pri Pasporta Servo (PS) kaj Kontakto, la du ĉefaj "produktoj" de TEJO en la eldona kampo.

    Kontakto suferas malfruon, pro tio oni enkondukas tem-respondeculojn, kiuj apogu la redaktoron Paulo Moĵaev.

    Pri PS malĝojiga informo, ke ĝis nun nur ĉirkaŭ 400 homoj registriĝis en la novan retan datenbazon (ĉe www.pasportaservo.org).

    Pli esperiga la novaĵo, ke post kelkaj semajnoj laŭdire aperos papera eldono, kiu validos unu jaron. La nova PS konsistos do kaj el retejo kaj el papera broŝureto. La TEJO-estraro ambicias atingi kaj superi ene de 1-2 jaroj la pasintjaran nombron de gastigantoj (1225 laŭ http://eo.wikipedia.org/ wiki/Pasporta_Servo).

   Je la tuta fino pasi-veka estis la demando de ĉeestanto: ĉu TEJO subtenas junularan kulturon?

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto