Vizitu Forumon

IABE kongreso en Muszyna

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:17:00
(Raportas: Otto Prytz)

    La 75a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazis en Muszyna, sud-oriente de Krakovo, de la 18a ĝis la 24a de julio kun 94 partoprenantoj el 16 landoj. La 75a kongreso estis per si mem jubilea, kaj krome ni celebris du aliajn jubileojn: la 150-jaran de la naskiĝo de Zamenhof, kaj la 200-jaran de la naskiĝo de Louis Braille, inventinto de la porblindula skribsistemo brajlo.

    La kongresa temo estis: "Integriĝo: vi + mi = ni". Oni realigis ĝin ne nur per prelegoj, sed ankaŭ per renkontiĝoj kun lokaj Esperantistoj kaj per aranĝoj komunaj kun antaŭkongreso de la UK. Iniciatis tion la organizintino Halina Komar (Komar signifas "kulo" en la pola).

    Inter la multaj ekskursoj indas mencii la viziton de abelbredejo, kun gustumado de mielo kaj medo (mielvino) kaj inhalado de sanigaj gasoj.

    Jen la kongresa limeriko: Muŝina etoso perfekta, / abelproduktar' sanprotekta, / kularo pikanta, / kulino gvidanta – /resume: kongreso insekta.

    Interesiĝantoj povas veni al la kunsido de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) mardon je 15h15-16h00 en Sygnarski.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto