Vizitu Forumon

Bunta kaj ampleksa nacia vespero

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:19:31
(Raportas:Francesco Maurelli el Britio KN: 1765)

Spegulo dividiĝas en du partoj kaj magie la scenejo iĝas renesanca kortego, kun junaj ludantaj bekfl utistoj. Tiel komenciĝis la sukcesa Nacia Vespero, kiu celis prezenti al la kongresanoj muzikan kaj dancan tradicion en Pollando. La kvar fl utistoj instigis la spektantojn moviĝi kelkajn jarcentojn pli frue, rekte en la halo de iu kortego, plenplena je muziko, postkuro de melodiaj voĉoj kaj tipaj dancoj.

La kvalito kaj aĝo de la ludantoj estas vere impresa, kaj la publiko ravite spektis la spektaklon. Tamen jaroj pasas rapide kaj, de renesanca kortego, la scenejo iĝas la perfekta loko por prezenti tipan polan popolmuzikon. Ok parojn dancludis senĉese, kun grandioza muzika ensemblo, kiu konsistis el violonoj, akordionoj kaj klarnetoj. Pola popolmuziko sukcesis fakte eliri el la folklora rondo, enirante la grandan arton per ĝia infl uo en la muzikon de Chopin.

La tempovojaĝo daŭrigas kaj jen moderna grupa danco de junuloj, bone kunordigataj, viglaj kaj gajaj. Inter la prezentitaj artaĵoj, tre simpatia estis la pingvina medio, kun granda ovo kiu fi nfi ne malfermiĝas kaj, kompreneble, la pingvinido ekdancas kun la tuta kolonio.

Aparta mencio meritas la Provizora Danc-grupokiu prezentis tre modernan kaj pridebatitan dancadon. Pere de senvoĉaj dialogoj kaj interagoj inter kvin dancistoj kaj efi ka lumkontrolo, la grupo celis reprezenti diversajn homajn sentojn, impulsojn kaj reagojn. Parolante kun kelkaj homoj el la publiko, iuj tre ŝatis ĝin, sed aliaj pritaksis ĝin tro intelekta kaj kompleksa.

Ŝatantoj de rokmuziko ankaŭ havis ŝancon ĝui rokan dancadon de Fair Play Crew, famega grupo de moderna danco en Pollando. Fine de la vespero, la Bjalist oka Kanto-Studio varmigis la publikon per esperantlingvaj kantoj kiuj eĉ inspiris formi homtrajnon inter la spektantoj. Tutcerte la longa vespero donis brilan bildon pri la pola muziko en diversaj tempperiodoj kaj ĝi restos en la koroj kaj en la mensoj de ĉiuj kongresanoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto