Vizitu Forumon

Inaŭguro de IKU

(GMT+08:00) 2009-07-27 19:29:46
(Raportas:Elizabeta Leonowicz-Frenszkowska)

   Matene de la 26-a de julio dimanĉe en la salono Privat oni inaŭguris la Internacian Kongresan Universitaton. Komence la rektoro de Universitato prof. Witold Stępniewski prezentis mallongan historian skizon de Universitato kaj prezentis prelegantojn. Voĉon prenis ankaŭ Jose Antonio Vergara - estrarano de UEA pri la faka kaj socia agado. Post aliaj paroladoj okazis la unua prelego kadre de Universitato.

   Ĉar tiu ĉi jaro estis proklamita de UNESCO la Internacia Jaro de Astronomio, do oni ne povas miri, ke la unua prelego rilatis ĝuste al astronomio. Prof-ro Amri Wandel el Israelo invitis aŭskultantojn rigardi ĉielon tra teleskopoj. "Astronomio estas la plej antikva sciencio. Ĝi esploras la naturon de astroj, kosmo kaj universo. Teleskopo estas la plej grava astronomia ilo. Dank' al ĝi oni povas observi ekzistantajn stelojn, malkovri novajn, sed bedaŭrinde la verdan stelon oni ankoraŭ ne trovis" diris la profesoro. La preleganto prezentis ankaŭ bazajn principojn de teleskopo, historion de ĝia invento, specojn de teleskopoj, ilian evoluon. Prof. Wandel speciale substrekis la rolon de Galileo Galilei, kiun oni povas nomi la patron de teleskopo, ĉar 400 jaroj antaŭe Galileo plibonigis kaj unuafoje uzis la teleskopon por astronomiaj observadoj. Inter la aŭskultantoj ĉeestis d-ron Ludovikon Zaleski-Zamenhof. Se iu volas ricevi pli da informoj pri modernaj teleskopoj kaj pri la Jaro de Astronomio nepre venu al dua kaj tria parto de prelego, kiuj okazos kadre de AIS lunde kaj marde. Mi nur aldonu, ke en la kosmo oni povas trovi du objektojn ligitajn kun nia kara lingvo kaj majstro. Temas pri du asteroidoj nomataj Zamenhof kaj Esperanto. Provu observi ilin pere de teleskopo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto