Vizitu Forumon

La Genio Zamenhof Kreis Lingvon Ne-Eŭropan, Kaŝitan sub Eŭropa Masko (unua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-28 14:41:05
La grava instruo de la Unua Libro

      Estas sciate, ke la Unua Libro aperis la 26-an de Julio 1887. Ĝi estis ruslingva. Ne ĉiu esperantisto scipovas legi la rusan lingvon. Sed bonega traduko troviĝas en la Funtamenta Krestomatio, 18-a eldono, paĝoj 228-241.

      Tute certe, la esperantisto ne sufiĉe legas tiun tekston. Tial mi citu la paragrafon, kiun mi rigardas plej grava por la kompreno de la intima strukturo de la lingvo.

      《Mi aranĝis plenan dismembrigon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj》.

       Ni faru paŭzon. Oni miras, ĉe la legado, ke Esperanto konsistas nur el《senŝanĝaj vortoj》. Kiam ni eklernis Esperanton, ni ne lernis, ke ĝiaj vortoj estas senŝanĝaj! Eĉ male! Ekzemple: domo, domoj, domon, domojn, dome, domen ktp. Sed ni legu plu.

      《Se vi prenos verkon, skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas ĉiam kaj sole en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per la kunigo de senŝanĝaj vortoj 》.

         Ni faru duan paŭzon. Oni plu miras, legante, ke Esperanto konsistas en《kunigo de senŝanĝaj vortoj. Kunigo de vortoj ekzistas, jes: terpomo, bonkora ,partopreni ktp. Sed ankaŭ simplaj vortoj ekzistas: homo, bela, kuri, bone ktp, kiuj ne estas kunigoj de vortoj. Sed ni daŭrigu la legadon.

        《Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la Europaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alkonformigis tiun ĉi dismembriĝon de la lingvo al la spirito de la lingvoj Europaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, […] , li eĉ ne supozos, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo》.

        Tio signifas, ke la ŝanĝiĝemo de la Esperantaj vortoj estas nur ŝajna. Ĝia rolo estas adapti la aspekton de Esperanto al la aspekto de la Eŭropa masko. Tio estas tiel genia, ke la unuaj esperantistoj falis en la kaptilon, kaj pretis ĵuri, ke Esperanto estas Eŭropa. Rigardu jenan kazon:《Tiel ekzemple la devenon de la vorto "fratino", kiu en efektiveco konsistas el tri vortoj: frat(frato) ,in (virino), o (kio estas,ekzistas)》.

        Kiam oni elparolas la vorton fratino, tute nature, oni emas kompari ĝin kun soeur, sorella, hermana, Schwester, sister, sestra, adhelphi, moter, sisar ktp. laŭ sia denaska lingvo. Sed fakte, la intima naturo de la "trivorta kunigo" frat-in-o estas sen ia rilato kun la naturo de la nacilingvaj simplaj vortoj.

                                                                                                                     Andre Cherpillod

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto