Vizitu Forumon

La Genio Zamenhof Kreis Lingvon Ne-Eŭropan, Kaŝitan sub Eŭropa Masko (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-28 14:40:40
Ĉu miskompreno? Ne-kritiko sensenca!

    Mi jam aŭdas la rebatojn: Zamenhof ĉi tie konfuzis la nocion de vorto kun la novio de morfemo aŭ monemo; oni ne povas diri, ke "vorto konsistas el tri vortoj". Tio estas harfendado. Ĉiu ajn franclingvano asertos volonte, ke chou-fleur. Blumenkohl《florbrasiko》estas unn vorto difinanta unu aĵon. Sed ili konfesos ankaŭ, ke chou, fleur, Blume, Kohl sumas en lia lingvo po du vortojn. Ĉi tio ne albatiĝas al la sana prudento: oni ja rajtas diri, ke la Nova testamento estas bela libro, kiu konsistas el dudek sep libroj. Lingva afero ne estas matematika afero!

    Koncerne la intiman naturon de la lingvo, la ĉefa afero estas konscii, ke Zamenhof estis pli sperta ol ĉiu ajn klera akademiano.

Gravaj konsekvencoj

    El la ĉi-supra teksto de Zemenhof, oni povas tiri kvin gravajn konsekvencojn.

    1. Derivado ne ekzistas en Esperanto. En Esperanto, derivado estas nur ŝajna. La natura funkciado de la lingvo estas ne derivado,  sed kunmetado. En la germana lingvo, Hundin 《hundino》estas derivaĵo de Hund 《hundo》. Tute male, la Esperanta hundino ne estas derivaĵo de hundo, sed kunmetaĵo de hundo kaj ino. Bona pruvo estas, ke en Esperanto, oni povas diri:《hundino (kunmetaĝo) estas la ino de la hundo》. En la germana, oni ne povas diri:《eine Hundin (derivaĝo) ist die In des Hundes》.

    2. Afiksoj estas vortoj. La fakto, ke prefiksoj kaj sufiksoj estas vortoj, verŝajne mirigos neniun.

Efektive, samsignifaj estas:《kiu estas tiu ulo?》kaj 《kiu estas tiu individuo?》; 《mi kunportis aron da libroj》kaj 《mi kunportis amason da libroj》;《la mala situacio》kaj《la inversa situacio》;《tiu ulo amas drinki》kaj《tiu individuo inklinas drinki》. Tio estas la konsekvenco de la antaŭa paragrafo: avarulo kaj avareco NE estas derivaĵoj de avara, sed kunmetaĵoj de avara kaj ulo, avara kaj eco.

     Konsekvenco estas, ke oni ne povas diri france "ma soeur est idiot", sed devige "ma soeur est idiote". Inverse, en Esperanto, tute ĝusta estas la dirmaniero《mia fratino estas idioto》(kun "idiotino", la frazo ne estus lingve erara, sed stile malbona, pro la senutila rediro de in).

     Iam Claude Piron (1931-2008) amuziĝis per la verkado de la jena letero:《Ulego mia! Inda kvazaŭido de mia praeco! Duonduopo de mia adado! Kiam via umaĝo ekĉeis al mi, mi ekehmis, poste ohois, jen bais, jen eheis, eble eĉ ejis aŭ hihiis, jen kaj jen hurais, tiam kaj iam papais, sed neniam fufufuis. Doas, ke tia umaĵo ne endigas, ke oni veu aŭ huju, ĉu? Kial, pro la ecoj de la aĵo, fiule beaĉi aŭ ojaĉi kiel fineniindulaĉo?》.

      Tiu teksto,evidente ŝerce fantazio, estas tamen perfekte ĝusta laŭ la Fundamento. Ĝi entenas nur pronomojn, numeralojn, prepoziciojn, adverbojn, interjekciojn kaj precipe afiksojn, sed neniun radikon substantivan, adjektivan aŭ verban.

       3.Finaĵoj estas vortoj. Jen aserto, kiu eble ne tuj konvinkos ĉiujn, kvankam ĝi estas Zamenhofa. Do mi aldonu kelkajn ekzemplojn.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto