Vizitu Forumon

Esperanto ĉe Unuiĝintaj Nacioj: Kion Fari? (dua parto)

(GMT+08:00) 2009-07-28 14:46:41
Rilatoj kun Ekosok kaj sekve UN

       La starigo de konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kondukis al tio, ke UEA estis rajtigita starigi similajn rilatojn kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj, la organo de UN kiu respondecas interalie pri utiligo de la rimedoj de neregistaraj organizaĵoj en la laboro de UN. Kelkaj esperantistaj stabanoj de UN en Novjorko starigis Esperanto-Klubon por membroj de la UN-sekretario, sub la gvido de Eskil Svane, Claude Piron kaj aliaj. Rochelle Grossman estis inter tiuj, kiuj tiel lernis Esperanton. Kiam la eminenta usona esperantisto Mark Starr finis sian deĵoron ĉe ILO, la Internacia Labora Organizaĵo en Ĝenevo, kaj revenis kiel emerito al Novjorko, li fariĝis reprezentanto de UEA ĉe UN. En 1966 delegacio, kiu konsistis interalie el Mark Starr, la tiama Prezidanto de UEA Ivo Lapenna kaj la Direktoro de la Centra Oficejo Marianne Vermaas, prezentis novan proponon al Unuiĝintaj Nacioj, kiu instigis "ke Unuiĝintaj Nacioj solvu la lingvan problemon per efektiva kaj efika helpo al disvastigo de la neŭtrala Internacia Lingvo Esperanto, rekomendante ankaŭ al la Ŝtatoj Membroj progresigi ĝian instruadon kaj stimuli ĝian uzon en la internaciaj rilatoj de la popoloj." Kontraste al la relativa sukceso de la antaŭa propono al UN, tiu ĉi propono, post iom da agitado flanke de UEA, malaperis en la tirkestojn de la sekretariato kaj ne havis konkretajn sekvojn ekster la Esperanto-movado mem.

        Tamen, la energio generita de la propono interne de la Esperanto-movado havis pozitivajn rezultojn kelkajn jarojn poste, paralele kun novaj iniciatoj en Unesko en la 1970-aj jaroj. En 1979, dum mia propra prezidanteco de UEA, la Asocio starigis malgrandan oficejon por kunlaboro kun UN en Novjorko. Dum iom da tempo tiu oficejo havis sian parttempe salajratan direktoron. Ĝin prizorgis laborgrupo, inter kies memebroj estis fidelaj kunlaborantoj kiel ekzemple Julius Manson, emerita profesoro de la Urba Universitato, Elizabeth Manson kaj Margot Gerson. En la 1980-aj jaroj komenciĝis kunlaboro kun la lingvaj servoj de UN (tiuj servoj, kiuj respondecis pri tradukado kaj interpretado) en la formo de jaraj konferencoj pri lingvo kaj komunikado, kies aktoj estis poste eldonataj. La konferencoj, kiuj okazis sub la aŭspicio de CED (La Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, la esplora fako de UEA), kaj kiuj estis prezidataj de s-ino Francoise Cestac nome de UN kaj mi mem nome de CED, foje dediĉis signifan atenton al Esperanto, sed ili celis pli vaste pritrakti lingvajn demandojn ĝenerale, precipe en ties rilato al la laboro de UN. Ankaŭ estis starigita la Premio Zamenhof, kiun oni aljuĝis al Robert Mueller, Asista Ĝenerala Sekretario, al James Grant, Direktoro de Unicef, kaj aliaj altaj funkciuloj de UN.

        Hodiaŭ Esperanto estas daŭre reprezentata ne nur en Novjorko sed ankaŭ ĉe UN en Ĝenevo kaj Vieno, kaj ĉe Unesko en Parizo. En aprilo 2008 en la UN-Domo en Ĝenevo, UEA organizis tuttagan simpozion pri lingvaj homaj rajtoj. De tempo al tempo okazas aliaj ekzemploj de la kunlaboro pri temoj de komuna intereso inter UEA unuflanke kaj Unesko kaj UN aliflanke.

                                                                                                                           Humphrey Tonkin 
                                                                                                   El parolado ĉe la Novjorka E-societo
                                                                                                                        La 24-an de aprilo 2009

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto