Vizitu Forumon

"Estrarano Respondas" kaj "Tago de la Lernejo"

(GMT+08:00) 2009-07-28 18:38:15

(Lina faris intervjuon)

(Raportas: Zhao Jianping kaj Chen Lina)      

         La 28-an de julio laŭ la loka tempo iras amasaj aktivadoj de la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko, el kiuj rimarkindas programeroj kiaj "Estrarano Respondas" kaj "Tago de la Lernejo". Dum "Estrarano Respondas", estratranoj de UEA pretas respondi iajn ajn demandojn, kiujn kongresanoj volas prezenti al ili, ĉar evoluigo kaj plibonigo de ĉiuj laborkampoj kaj servoj de UEA estas tasko, kiun ili povas fari des pli bone, ju pli bone ili konas ankaŭ ideojn kaj preferojn de kongresanoj. La alia programero "Tago de la Lernejo" ĉefe temas pri novaj lerno-teknologioj kaj Esperanto. Kelkaj el la plej spertaj kaj famaj instruistoj de siaj instru-niveloj provas konvinki nin pri la efiko de la novaj lerno-teknologioj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto