Vizitu Forumon

Amerika agado

(GMT+08:00) 2009-07-31 11:17:15

(Raportas: Maritza Gutiérrez Gonzalez el Kubo KN:1467)

     Lunde la 27an de julio okazis la kunsido pri Amerika Agado kadre de la programoj de la 94a UK. Ĝin gvidis membroj de la Amerika Komisiono de UEA, Martin Schaeffer, Atilio Orellana kaj Maritza Gutiérrez kiel kunordiganto de la komisiono. Oni prezentis la nunan bildon de la regiona movado, aŭdis raportojn de reprezentantoj de landaj asocioj, inter ili el Kanado, Meksiko kaj Kubo. Konstateblis plian fojon ke kelkaj landoj kies enlanda agado estas sufiĉe memstara kaj forta, nek partoprenas nek sendas reprezentantojn al tiu ĉi kunsido kiel la kazo de Brazilo kaj Usono, kiuj tamen posedas tre stabilan movadon kaj konstantan agadon. 

       Oni parolis pri la planoj de la komisiono, nome la projekto Esperanto al Ameriko, kies celo estas vojaĝigi instruiston tra kelkaj landoj amerikaj, ĉefe mezamerika regiono, kaj kunlabori en similcelaj instruaj agadoj, eble ankaŭ en Kubo okaze de la venontjaraj internaciaj eventoj en la kariba insulo. Oni emfazis la neceson varbi mondonacojn por tiuj celoj tra la Fondaĵo Ameriko kiu ankaŭ planas subteni partoprenon de latinamerikaj esperantistoj en la havana UK kaj okazigi trejnseminarion antaŭ la kongreso. La Amerika Komisiono invitas kongresanojn viziti nian retejon: www.ameriko.org kaj informiĝi pri la amerika movado. Kontribuojn al la Amerika Fondaĵo tre bonvenas!

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto