Vizitu Forumon

Eŭropo-Demokratio-Esperanto

(GMT+08:00) 2009-07-31 11:19:07

(Raportas: Aleks Kadar el Francio, KN 492)

       Kolektinte 41000 voĉojn en la balotoj por la Eŭropa Parlamento 2009 en Francio kaj Germanio EDE (Eŭropo-Demokratio-Esperanto) allogis 60 interesiĝantojn marde, 28an de julio en la salono Belmont. EDE celas antaŭenigi la demokration en Eŭropo, interalie helpe de Esperanto. La kunvenon enkondukis Eugen Macko (Germanio), vicprezidanto de EDE, per prelego pri "Esperanto kaj politiko". Poste estis vigla diskuto pri la nomo de la politika movado, ĝia programo kaj ĝiaj atingoj. EDE invitas partopreni la venontajn kunsidojn ĵaŭde, 12a horo, en salono Sygnarski kaj vendrede, 12a horo, en salono Kesala. La temoj estas: "la programo de EDE" kaj "La planoj por la venontaj 5 jaroj". Pli da informoj sub: www.demokratio.eu La kunsidon de EDE prezidis Alfred Schubert (868), Elizabeth Barbay (1385), Eugen Macko (884) kaj Michele Abada-Simon (268).

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto