Vizitu Forumon

Plena erupto da novaj artaĵoj

(GMT+08:00) 2009-07-31 15:58:33
(Raportas:Francesco Maurelli el Britio, KN 1765)

      Dum mi ĝuis la unuajn tagojn de la kongreso,jam aparta eco saltis al miaj okuloj kaj oreloj:la speciala riĉo de la artaj aranĝoj, kiu fakte nehavas precedencojn en la lastaj jaroj. Inter muziknotoj,kiuj dancas en la aer', homoj kiuj dancasen la scenej', ekspozicioj, folkloro kaj historio,ŝajnas ke ne eblas turni sin sen sin trovi fronte al artaĵa ero. Nur konsiderante la nombron de programeroj (pli ol 50!) oni povas imagi la amplekson de la ĉi-jara programado. Kaj se nialdonas la elstaran kvaliton de la 27 danc- kaj muzikgrupoj, 9 teatraĵgrupoj, filmoj kaj multaj pliaj diversaĵoj, oni nur povas gratuli pri la impona kaj ege sukcesa laboro.

      Unu el la plej entuziasmigaj momentoj okazis hieraŭ vespere, rekte en la centro de la urbo: sur granda scenejo, kaj fronte al plenŝtopita placo– kaj de lokaj bjalistokanoj, kaj de kongresanoj– la vortoj de la skota bardo leviĝis klare en la pola freŝa aero. Sep poemoj de William Auld plenigis la etoson, akompanataj per muziko speciale kreita de la bjalistoka komponisto Max Fedorov.

      Kaj jen la dua parto de la vespero: unuanfojon en la mondo, finalo de la 9a Simfonio dminora op. 125 de Betoveno, kun Esperanta teksto speciale aranĝita de Joanna Filipowicz-Choroszucha por 4-voĉa koruso kaj 4 solistoj. La publiko estis tute ravita de la kvalito kaj de la unikaĵo mem, pompa spektaklo de postkurantaj voĉoj de violono, aldo, perkutiloj kaj ĥoro.

       Teatraĵe, elstaras la originala monodramo Ludoviko-Lazaro, kortuŝa historio de la plej fama bjalistokano. Sed ne pensu pri teda reprezento: danke al la artista lerto, vi estu certa ke vi ja amuziĝos ĝin spektante. Ekde la juneca periodo en la pola urbo, la verko alvenas ĝis la plej trafa sukceso de la internacia lingvo (hodiaŭ kaj ĵaŭde 13h30, ĵaŭde 18h00). Perfekta paro por la alia prizamenhofa teatraĵo: Doktoro Esperanto, de Mario Migliucci (ĵaŭde 10h30).

       Ne forgesu eniri en la magian mondon de Fasado, kie pupoj kaj veraj aktoroj inter-agas kaj samtempe rolas (hodiaŭ 10h00 kaj 12h00).

       Tiu ĉi subreala absurda sonĝo estis universale skribita por ke estu eble ĝin ludi ie ajn en la mondo, sen bezono de tradukoj.

       Apartan mencion meritas la profesia kantistino Irena Urbańska, kiu forkaptis la publikon en la malnovan mondon de la judaj urbetoj, kiuj hodiaŭ ne plu ekzistas. La kantoj de juda ŝtetlo – speciale esperantigitaj por la kongreso – estis akompanataj de la fama Lesław Lic (i.a. pianludisto en la filmo La listo de Ŝindler). Kongresanino kiu spektis la koncerton, konfesis al Bonhumora Zamenhofano ke ĝi estis tiom kortuŝa ke ŝi ploris dum la tuta prezento. Se vi malfeliĉe maltrafis ŝian koncerton, vi havas okazon ĝui denove jidajn kantojn de la ensemblo Chanajki Klezmer Band (hodiaŭ, je la 20h00).

        Bedaŭrinde spaco mankas por detale prezenti pliajn artaĵojn kaj mi petas la nemenciitajn ne ofendiĝi: ili ĉiuj estas elstaraj! Nur du vortojn mi aldonas pri Domo sur la landlimo (speciale esperantigita por ni) kaj Bjalistoka babelturo(speciale elpensita por ni). Ambaŭ havas fortajn rilatojn kun la internacia lingvo kaj la interna ideo. La unua groteske pritaksas limojn inter landoj, tiujn limojn kiujn Esperanto celas superi.

        La dua priskribas la multetnan etoson de la urbo Bjalistoko komence de la 20a jarcento, kelkajn jarojn post la kreiĝo de Esperanto.

        Kaj nun... estas via vico ankoraŭ pliriĉigi la programon: se vi iel artumas, ne forgesu la Artan Kafejon. Vi havos eblon prezenti vian talenton! Hodiaŭ kaj ĵaŭde ekde la 21h30 ĝis la "nokto nokto-mez' "!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto